Chobotnice z II. patra: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:26, 7 aŭg. 2007

»La oktopodoj el la dua etaĝo« (ĉeĥa titolo: »Chobotnice z II patra«) estas porinfana ĉeĥa televidserio el la jaro 1986; scenaris Jindřich POLÁK. kaj Ota Hofman, reĝisoro Jindřich POLÁK. Aktoras inter alie Josef BLÁHA (rolo: policano) kaj Žaneta FUCHSOVÁ [posta nomo Žaneta TOMÁŠKOVÁ], (rolo: Eva).

La serion produktis Ĉeĥa televido kune kun la (siatempe okcident-)germana televidstacio WDR, la Svisa, Aŭstra kaj Franca televidstacioj.

Agas du kenditaj skulptaĵoj en formo de oktopodoj: unu verdkolora, unu blukolora. Per tio transpreniĝas ideo el la serio »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«) de 1980.

»La oktopodoj el la dua etaĝo« estis unuan fojon spetigata inter la 21a ĝis 28a de decembro 1986, en unua (okcident-)germana televidprogramo ARD kadre de programskemo je kristnaskaj festotagoj.

Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versioj.


Enhavo

La kvarpersona Praga familio HOLAN feriveturas al Portugalio. La plaĝo estas trafita de katastrofo, petrolŝipo fiaskis kaj venenigis ĉion. La infanoj Eva kaj Hansi trovas strangan aĵon en koloroj blua kaj verda. Iel tio aspektas simile al knedaĵo, do la infanoj knedas skulptaĵojn, bluan kaj verdan oktopodojn. Sed la knedaĵo vivas, la oktopodoj parolas kaj movas. Ili eĉ kapablas legi, ili nur tuŝu per la tentakloj la literojn. Tio metodo havas malavantaĝon: la legitaj literoj malaperas de la papero. Bedaŭrinde la oktopodoj eĉ legis la pasportojn de la familio, kaj nun la familio revojaĝeme estas je la landlimo ...

En Praga la oktopodoj helpas al Eva kaj Hansi savi la geedzecon de la gepatroj.

La oktopodoj kapablas krei elektran kurenton, kaj tio kaŭzas diversajn misterojn por la najbaroj, ekzemple pianofortoj saltas en la riveron Vultavo. Kelkaj el la najbaroj eĉ supozas ke reaperis la Golemo.

Krome serĉas sciencista teamo la oktopodojn, ĉar per la tuto de la »knedaĵo« tuta urbo povus esti provizita per kurento.


Retpaĝoj