Helico (apartigilo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
baza difino
 
Ismo (diskuto | kontribuoj)
aldonis bildeton
Linio 4: Linio 4:
[[Matematiko|Matematike]] eblas diri, ke helico estas [[kurbo]] sur [[cilindro]], kiu sekcas ĉiujn cirklojn, kiuj generas la cilindron, je egalaj anguloj.
[[Matematiko|Matematike]] eblas diri, ke helico estas [[kurbo]] sur [[cilindro]], kiu sekcas ĉiujn cirklojn, kiuj generas la cilindron, je egalaj anguloj.


[[Dosiero:helicoj.jpg|thumbnail|right|260px|Ekzemploj de helicoj]]
En pli vasta senco helico estas
En pli vasta senco helico estas
* surfaco generata de la [[ortanto]] de la menciita punkto al la akso, aŭ
* surfaco generata de la [[ortanto]] de la menciita punkto al la akso, aŭ

Kiel registrite je 21:53, 28 feb. 2005

Helico ( de la helena έλιξ = turniĝo, tordiĝo) principe estas geometria linio, kiu estigas, kiam punkto cirkle rotacias ĉirkaŭ akso kaj samtempe moviĝas laŭlonge de ĝi. Ambaŭ moviĝoj havas konstantan rapidon.

Matematike eblas diri, ke helico estas kurbo sur cilindro, kiu sekcas ĉiujn cirklojn, kiuj generas la cilindron, je egalaj anguloj.

Dosiero:Helicoj.jpg
Ekzemploj de helicoj

En pli vasta senco helico estas

  • surfaco generata de la ortanto de la menciita punkto al la akso, aŭ
  • objekto, kies surfaco similas al parto(j) de tia surfaco.

Gravaj ekzemploj de helicoj estas

  • mov-helico, kiu movas ekzemple ŝipon aŭ aviadilon, transformate rotacian movon al rekta
  • similforma turbino, kiu inverse kaptas la forton de moviĝanta medio (gaso, fluaĵo) por transformi ĝin al rotacio
  • transport-helico, kiu transportas likvaĵon aŭ pulvorecan substancon en tubo
  • bor-helico, kiu transportas la skrapaĵojn laŭlonge de borilo for de ties pinto
  • ŝraŭb-helico, kiu servas por firmteni ŝraŭbon en ŝraŭbingo
  • helica risorto, kiu koncentras la risortan forton de elasta fadeno en unu direkto
  • la duobla helico de DNA
  • korktirilo
  • la konko de heliko, kvankam la radio de ĝia linio ne estas konstanta