Lua: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yuu eo (diskuto | kontribuoj)
e →‎Filozofio: nomo de programlingvo influita de Lua estas "io". La nomo "ion" estas nomo de fenestrosistemo agordebla per Lua
Loveless (diskuto | kontribuoj)
Linio 30: Linio 30:
[[it:Lua]]
[[it:Lua]]
[[ja:Lua]]
[[ja:Lua]]
[[ko:루아 프로그래밍 언어]]
[[ko:루아 (프로그래밍 언어)]]
[[nl:Lua (programmeertaal)]]
[[pl:Lua]]
[[pl:Lua]]
[[pt:Lua (linguagem de programação)]]
[[pt:Lua (linguagem de programação)]]

Kiel registrite je 00:50, 21 aŭg. 2007

Pri la aliaj signifoj de LUA rigardu en LUA.


Lua estas programlingvo dinamika malpeza, refleksiva, ordonema kaj iom funkciema. La plej grava celo de ĉi tiu programlingvo estas ebligi ke aliaj programoj uzu ĝin kiel etendilon. Nuntempe, multaj komputilludoj uzas Lua-n, pro ĝia facileco, por difini dinamikajn aferojn de la ludo, ekzemple: artefaritan intelekton, poziciojn de ludantoj, ilojn en scenejoj, kaj tiel plu. Alia programlingvo, ekz. C++ pro ĝia rapideco, estas uzata por grafikaj funkcioj kaj la baza logiko de la ludo.

Lua estis kreita en 1993 en Brazilo de Roberto Ierusalimschy, Luiz Henrique de Figueiredo kaj Waldemar Celes. Ĝia nomo signifas lunon en la portugala.

Filozofio

Lua estas plurparadigma programlingvo. Pro tio, la programisto povas uzi la stilon, kiu plej taŭgas en ĉia situacio. Malgraŭ tio, Lua estas tre malgranda kaj malpeza. Ĝi ebligas krei multajn konceptojn de aliaj programlingvoj per pli simplaj kaj bazaj konceptoj. Ekzemple, oni povas krei klasojn, nomspacojn kaj listojn per la simpla datumstrukturo nomata tabeloj (tables). Tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indekso (aŭ ŝlosilo) por trovi la alian. Kiam oni uzas numerojn kiel ŝlosilojn, tabeloj uzeblas tiel, kiel listoj (arrays) de pli kompleksaj programlingvoj.

Krome, Lua havas esprimilon nomatan meta-tables (meta-tabeloj) por ŝanĝi specifajn kondutojn de tabeloj. Ekzemple, oni povas agordi ke, se iu datumo ne troveblas en la tabelo, Lua devas serĉi ĝin per la sama ŝlosilo en alia tabelo. Tio estas la bazo por realigi klas-heredadon en Lua.

Eblas mencii ke Lua estis influita de programligvoj kiel Scheme kaj Icon, kaj ifluis Io-n. La kreo de Lua okazis precipe pro la bezono havi simplan lingvon por agordi pli kompleksajn programojn kaj samtempe aldoni iom da logiko (algoritmojn) al la agordodosieroj (kompare kun statikaj agordlingvoj, kiuj nur entenas datumojn kaj povas komputi nenion). Pro la facileco kaj dinamikeco de Lua, ĝi ofte estas komparata kun Python.

Eksteraj ligiloj