Teresina: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
2 268 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: ar:تيريسينا)
'''Teresina''' estas la ĉefurbo de la subŝtato [[Piauí]] en la nordoriento de [[Brazilo]] kun 778.773 loĝantoj (2005), 72 metrojn super marnivelo.
 
==Esperanto en Teresina==
 
La pioniro en [[1939]] estis S-ro [[Francisco Cezar de Araújo]], [[poligloto]], [[instruisto]] pri la [[latina]], [[angla]] kaj [[franca lingvo]]j en [[Liceo]].
 
Tiam, [[José Ribamar de Freitas]], lernanto de la Liceo, iris en la hejmon de tiu instruisto nur por aŭdi [[disko]]jn en la [[Lingvo Internacia]]; tiujn [[gramofondisko]]jn devenintajn el [[Anglujo]], la instruisto Cezar de Araújo petis de [[Brazila Spiritisma Federacio]].
 
Aŭdinte la diskojn per [[gramofono]], la junulo José de Ribamar Freitas tuj interesiĝis pri la zamenhofa lingvo kaj ĝin memlernis per la libro “[[Esperanto Sem Mestre]]”, de [[Francisko Valdomiro Lorenz]]. Poste, li instruis Esperanton al diversaj gelernantoj.
 
José Ribamar de Freitas estis instruisto pri portugala kaj franca lingvoj en [[Gimnazio Leão XIII]], kolegio ''Sankta Koro de Jesuo'' kaj en aliaj lernejoj de Teresina; [[profesoro]] pri [[Puna juro]] kaj [[Jurmedicino]] en [[Federacia Universitato de Piauí]]; direktoro de la Centro pri Homaj Sciencoj de la Universitato; direktoro de la Sekretariejo pri Federacia Justico. Nuntempe li estas konsilanto de la Supera Lernejo pri Advokateco kaj membro de [[Piaŭia Akademio pri Jura Beletro]].
 
En la kvardekaj jaroj lernis la Lingvon Internacian: [[Raimundo Wall Ferraz]], kiu estis urbestro de Teresina trifoje; [[Humberto Machado Coelho]]; kaj Prof. Vitorino.
 
Nur en [[1958]] estis fondita la unua Esperanto-Grupo en Teresina: “[[Instituto Piauiense de Esperanto]]”. La estraranoj de tiu grupo estis: [[Antônio de Pádua Soares]], [[Eugênio Doin Vieira]] kaj [[Raimundo José do Nascimento]].
 
Ĉar la grupanoj disiĝis, post [[1963]], la unua Esperanto-Grupo de Teresina, kvankam oficiale ankoraŭ ekzistas, bedaŭrinde estas neaktiva. Ankoraŭ en [[1963]], strato en kvartalo “Monte Castelo”, de tiu ĉi ĉefurbo, ricevis la nomon “Rua Esperanto”. La dekreto estis de la urbestro [[Hugo Bastos]], kiu akceptis peton de la urba konsilanto [[Carlos de Melo Lobo]].
 
Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el [[Ceará]], [[Paraíba]] kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.
 
 
 
 
 
[[Kategorio:Urboj_de_Brazilo]]
39 700

redaktoj

Navigada menuo