12-a Brazila Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Roberto (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Roberto (diskuto | kontribuoj) e 12-a BKE alinomita al 12-a Brazila Kongreso de Esperanto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:40, 5 sep. 2007
Post la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en San-Paŭlo, kun escepta brilo, la indiko de Belo Horizonte por la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto komence postulis la starigon de altnivela komisiono, inda de la Subŝtato Minas Gerais. Tiel, en Novembro 1948 estis elektita la jena Organiza Kongresa Komisiono: Prezidanto: S-ro Arnaldo Alencar Araripe; Vicprezidanto: D-ro Luís Azeredo Coutinho; Ĝenerala Sekretario: Wilson Veado; 1-a Sekretario: S-ro José Maurício da Silva; 2-a Sekretario: S-ro Allan Kardec Afonso Costa; 3-a Sekretario: S-ino Lígia Agrícola Nogueira; 1-a Kasisto: S-ro Misael Alves Mendes; 2-a Kasisto: S-ro José de Barros Moreira.
La kongreso estis bonega; krom esperantistoj de preskaŭ la tuta lando ĉeestis ĝin ankaŭ du argentinaj samideanoj, kaj ĉiuj unuanime asertis, ke ĝi estis la plej brila BKE ĝis tiamokazinta. Resume, jen la plej gravaj okazaĵoj de la kongreso:
- Ĉeesto kaj prelego de la Subŝtata estro, Milton Campos, okaze de la solena malfermo;
- La erudicia parolado de Abner Renault, Subŝtata Sekretario pri Edukado;
- Bankedo, kiun la urbestro oferdonis al la esperantistoj en la luksa kaj impona jato “Pampulha”;
- La mirinda parolado de Mário Matos, prezidanto de la Kongreso;
- Radio-elsendado dum unu horo de la programo “Brazila Kroniko”;
- Vizito de esperantistoj al la subŝtatestro ĉe “Palaco de la Libereco”;
- Kora akcepto al esperantistoj pere de Otávio Magalhães, rektoro de Minasa Universitato;
- Vizito al la Urbodomo de la ĉefurbo, kies konsilantoj aprobis, per urĝa reĝimo, projekton liverante tridek mil kruzerojn al la kongreso;
- Oficialigo de “Praça Esperanto”;
- IBGE-eldono de “Historia Skizo de Belo Horizonte”, aŭtoreco de Abílio Barreto, konata historiisto de la urbo, traduko al Esperanto de Antônio Caetano Coutinho; kaj
- La ferma parolado de Otacílio Negrão de Lima, urbestro de Belo Horizonte.