Vestfalio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ka:ვესტფალია
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Westfàlia
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Germanio]]
[[Kategorio:Germanio]]


[[ca:Westfàlia]]
[[da:Westfalen]]
[[da:Westfalen]]
[[de:Westfalen]]
[[de:Westfalen]]

Kiel registrite je 15:01, 13 sep. 2007

Vestfalio estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna regiona stato Nord-Rejno-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.

La historia regiono dividiĝas inter la nunaj regionaj ŝtatoj Nord-Rejno-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.

La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio.

En 1815, Vestfalio fariĝis provinco de Prusio kaj ricevis la nunan formon.

En 1946 Vestfalio fariĝis parto de la nova regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio. Tiu ŝtato konsistas el du "landopartoj", nome (norda) Rejnlando kaj Vestfalio-Lippe, cetere el kvin provincoj (germane Regierungsbezirke), el kiuj tri estas partoj de Vestfalio-Lippe: Okcidenta Vestfalio (Münster), Orienta-Vestfalio-Lippe (Detmold), Suda Vestfalio (Arnsberg).

Noto: PIV (ankaŭ la nova) enhavas kiel radikon nur Vestfali', dum la vestfaloj mem uzas ankaŭ la radikon vestfal' (por homo).