Vratislav la 1-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Vratislav la 1-a ---- '''Vratislav la 1-a''' (naskiĝis 888 - mortis 13.2.921) estis ĉeĥa princo, reganta ekde la jar...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:54, 24 sep. 2007

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Vratislav la 1-a



Vratislav la 1-a (naskiĝis 888 - mortis 13.2.921) estis ĉeĥa princo, reganta ekde la jaro 915 ĝis sia morto 921.

Vratislav estis filo de princo Bořivoj la 1-a kaj princino Ludmila kaj malpli aĝa frato de Spytihněv la 1-a. La legendoj priskribas ilin kapabla reganto, versimile li kiel la unua ekspansiis ekster la limojn de la ĉeĥa kaldrono. Ĉirkaŭ la j. 916 li fondis bazilikon de sankta Georgo en Praga burgo, kie li ankaŭ estas entombigita. La eksterlandan politikon karakterigis bataloj kontraŭ hungaroj.

Kun edzino Drahomíra el la tribo Stodoranoj (regiono Brandenburgio), al kiu li edziĝis eble en la j. 906, li havis ses gefilojn, el tiuj du elstariĝis du filoj: Venceslao kaj Boleslao. Unu lia filino eble estis Střezislava, edzino de princo Slavník. Alia teorio estas, ke parenco de Přemyslidoj estis Slavník mem. Ĉiukaze de ĉi tiu edziĝo volviĝas parencrilato inter la du princaj gentoj.

Vratislav la 1-a estis entombigita en Praga burgo en baziliko de sankta Georgo, devene sub la plankon antaŭ la pastrejo, hodiaŭ lia ostrestaro ripozas en tumbo en la ĉefa navo. Post la morto de Vratislav lia edzino Drahomíra ekkonfliktis kun sia bopatrino Ludmila, kiu ankoraŭ dum lia vivo edukadis liajn filojn. Post la morto de la princo versimile triba kunveno decidis pri disdivido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. Al zorgo de Ludmila estis metita eduko de la estonta princo, male Drahomíra estis destinita anstataŭi lin en regado ĝis lia maturiĝo.

La konflikto inter ambaŭ virinoj eble kongruis kun la evoluo de internacia situacio, kie la potenco transiĝis de la bavaria duklando al Saksujo. Ŝajnas, ke Drahomíra emfazis pli la kunlaboron kun Saksujo malgraŭ la risko pri limigo de relative sendependa stato de Bohemio, dum Ludmila eble pli kredis pri plua ligo al Bavario.

La politika konflikto kulminis laŭ legendoj per murdo de Ludmila la 15-an de septembro de 921 en fortikaĵo Tetín. Historiistoj mencias, ke Ludmila estis murdita de Tunna kaj Gommon, versimile Varjagoj (rusa nomo de nordlandaj Vikingoj), anoj de bataltaĉmento de princino Drahomíra.

Vidu ankaŭ