Emblemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Logo
Linio 33: Linio 33:


[[ar:شعار (رمز)]]
[[ar:شعار (رمز)]]
[[bg:Logo]]
[[ca:Logotip]]
[[ca:Logotip]]
[[cs:Logo]]
[[cs:Logo]]

Kiel registrite je 16:41, 5 okt. 2007

Emblemo de la fondaĵo Wikimedia

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.

Firmaoj, produktoj

Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo (la origina signifo de la vorto "firmo"), sed ankaŭ per emblemo. Bona emblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.

Abstraktaj ideoj

Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.

  • Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
  • Urso kaj taŭro estas la emblemo de borsa komerco.
  • Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
  • Lunarko (krescento) estas la emblemo de islamo.
  • Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
  • Kruco estas la emblemo de kristanismo.

Sanktulaj atributoj (insignoj)

Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:

Nobelaj blazonoj

Blazono servas kiel emblemo de nobela dinastio.

Ludkartoj

Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo.

Vidu ankaŭ la artikolon