Horní Benešov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Horní Benešov
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nl:Horní Benešov
Linio 26: Linio 26:
[[de:Horní Benešov]]
[[de:Horní Benešov]]
[[en:Horní Benešov]]
[[en:Horní Benešov]]
[[nl:Horní Benešov]]
[[pl:Horní Benešov]]
[[pl:Horní Benešov]]
[[sk:Horní Benešov]]
[[sk:Horní Benešov]]

Kiel registrite je 16:43, 5 okt. 2007

Dosiero:Horní Benešov.jpg
Urboplaco en Horní Benešov

Horní Benešov (germane Bennisch), ĝis la jaro 1926 Benešov, estas urbo en distrikto Bruntál. Ĝi situas en Silezio sur ĉefŝoseo inter Opava (20,5 km) kaj Bruntál (13 km) proksime de limo kun Pollando. En Horní Benešov vivas 2460 loĝantoj.

Historio

La devena nomo de la urbo estis Benešov, nur en la jaro 1926 okazis ŝanĝo je Horní Benešov. Historiaj registroj mencias pri ekzistado de Benešov jam en la jaro 1226 kiel pri minista vilaĝo. Minejoj por arĝento apartenis al la plej malnovaj en la lando.

Pri la loĝigado de regiono meritis Vok la 1-a, bofilo de Přemysl Otakar la 2-a. La urbo suferis pro la tridekjara milito, kiam nova superularo komencis rekatoligon kaj la marŝantaj soldataroj prirabis la urbon. Post la tridekjara milito la urbo malrapide resaniĝis spite al senĉesa malkresko de la minado kaj en 1669 ĝi ricevis de imperiestro Leopoldo la 1-a rajton okazigi tri fojrojn pojare.

Granda malfeliĉo por la urbo estis incendioj. La urbo forbrulis en 1717, denove en 1767 kaj preskaŭ tute en la bazojn en la jaro 1820.

En la 19-a jarcento Benešov apartenis al distrikto Bruntál kaj la urbo fariĝis signifa centro de teksindustrio. En la urbo estis ankaŭ bierfarejo, uzino por prdukatado de likvoroj kaj fruktsukoj. La minado de ercoj estis renovigita en 1830, sed en 1887 ĝi estis ĉesigita. La minejoj estis denove funkciaj en la jaroj 1951 - 1992.

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ