Kantabra Montaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Cordillère cantabrique
MalafayaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Cordal Cantábrico
Linio 22: Linio 22:
[[eu:Kantauriar mendilerroa]]
[[eu:Kantauriar mendilerroa]]
[[fr:Cordillère cantabrique]]
[[fr:Cordillère cantabrique]]
[[gl:Cordal Cantábrico]]
[[it:Cordigliera Cantabrica]]
[[it:Cordigliera Cantabrica]]
[[nl:Cantabrisch Gebergte]]
[[nl:Cantabrisch Gebergte]]

Kiel registrite je 00:22, 9 okt. 2007

La ruĝa kadro montras la areon de la Kantabra Montaro, en la nordo de Iberio.

La Kantabra Montaro estas montara sistemo en Hispanio etendiĝanta paralele al la bordo de la Kantabra Maro, laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj Pireneoj ĝis la limoj de orienta Galegio, ĉe la rivero Minjo.

Ĝi okupas partojn de la aŭtonomaj komunumoj Galegio, Asturio, Kastilio kaj Leono, Kantabrio kaj Eŭskio: nome tion, al kio oni donas la nomon Verda Hispanio. Ĝi estas la dividilo inter la plej verda kaj norda tereno kaj la arideca mezhispana ebenaĵo.

La suda akvokolekta areo de la ĉi-montaj riveroj, konsistanta el ebenaĵo en la nordo de Kastilio kaj Leono, ne estas kruta, tamen tiu norda ja estas tia pro la proksimeco de la maro. En la nordo kurtaj kaj torentecaj riveroj kun forta erozi-povo fluas tra V-formaj valoj. En la plej altaj lokoj (ĉefe en Asturio, okcidenta Kantabrio kaj nordaj Leono kaj Palencia) la montoj altas super 2000 metroj. La plej alta monto estas Torrecerredo (2648 m), en Picos de Europa, kaj la plej profunda kavaĵo estas la kavo-sistemo de Trave, la plej profunda en Hispanio kaj la sesa en la tuta mondo. La lastaj reliefaj modifiĝoj okazis dum epoko Terciaro, ĉefe sur sedimentoj estiĝintaj dum Mezozoiko. En la tuta montaro ankaŭ abundas trajtoj karstaj kaj glaciaraj.

Vento el oceano blovas kontraŭ la montoĉeno, supreniras, malvarmiĝas kaj kondensiĝas. Pro efekto de feno okazas multaj precipitaĵoj (eĉ ĝis 2000 mm jare) kaj la vento sekve avancas senakve suden, kie estiĝas arida klimato.

La falfoliaj arboj abundas, kiel fagoj (Fagus sylvatica) en ombrecaj areoj kaj kverkoj (Quercus robur, Quercus petrea kaj Quercus pyrenaica) en subsunaj areoj. Rimarkindas, ke preskaŭ ne estas arbaroj da pinofitoj. Super 1800 metroj la plej abundaj vegetaĵoj estas betuloj, makisoj kaj herbecaj plantoj, ĉefe paŝtejoj el graminacoj uzitaj de brutistoj.