Interkultura Centro Herzberg: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marcos (diskuto | kontribuoj) paĝo ne ekzistas en la germana Vikipedio |
Ziko (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[Kategorio:Malsupra Saksio]] |
[[Kategorio:Malsupra Saksio]] |
||
[[Kategorio:Esperanto-movado en Germanio]] |
Kiel registrite je 10:45, 22 okt. 2007
Interkultura Centro Herzberg, ICH, estas (plu)kleriga centro kun biblioteko kaj arkivo kaj lokiĝas en Herzberg am Harz, en la germana regiona ŝtato Malsupra Saksio. Dum 40 jaroj, esperantistoj komunikis kun la politikistoj de la urbo ĝis kiam ili decidis aldoni la frazon "la Esperanto-urbo" al la urbonomo. Unu el la plej grandaj atingoj de la centro estis la starigo de vojmontriloj en la urbo.
Klerigado kaj pluklerigado
ICH kunlaboras kun diversaj asocioj kaj institucioj:
- Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.
- Oni aranĝas lingvajn ekzamenojn de/por Germana Esperanto-Instituto.
- Estiĝas kunlaboro kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
Publika agado
Regule okazas germanlingvaj prelegoj pri Esperanto kaj neesperantaj temoj. Cetere oni aranĝas Esperanto-kursojn por komencantoj.
Eldona agado
ICH eldonas materialojn kun rilato al la (plu)kleriga laboro.