Gusto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: fiu-vro:Maitsminõ |
e roboto aldono de: te:రుచి |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
[[sk:Chuť]] |
[[sk:Chuť]] |
||
[[sv:Grundsmak]] |
[[sv:Grundsmak]] |
||
[[te:రుచి]] |
|||
[[th:รสชาติ]] |
[[th:รสชาติ]] |
||
[[uk:Смак]] |
[[uk:Смак]] |
Kiel registrite je 17:16, 2 nov. 2007
Gusto aŭ gustosenso tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj.
La gustorganoj estas receptoraj ĉeloj aŭ ties grupiĝoj aŭ anatomiaj estaĵoj kun receptorĉeloj. Ĉe la senvertebruloj, la gusto ne estas apartigebla de la flaro, la kemiaj receptoroj situas en la haŭto, sur la buŝorganoj aŭ sur la antenoj.
La gustorganoj de la vertebruloj estas la gustoburĝonoj (langaj papiloj). Ĉe la fiŝoj ili situas sur la buŝa mukomembrano, sur la lipoj, lipharoj; ĉe surteraj vertebruloj ili situas nur en la mukomembrano de la buŝa kavo, ĉefe sur la lango. La gustoburĝonoj sentas la amarajn (ĉe bazo de la lango), acidajn (flanke de la lango), la salajn kaj la dolĉajn (langopinte) gustojn.