Hanovro (lando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:


{{ĝermo-historio}}
{{ĝermo-historio}}

[[Kategorio:Historio de Germanio]]
[[Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo]]


[[br:Hannover (bro)]]
[[br:Hannover (bro)]]

Kiel registrite je 20:22, 7 nov. 2007

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)

La lando Hanovro (en Esperanto ĝi ankaŭ povas estis nomata "Hanovrio") estas historia regiono – kaj portempe memstara lando dinastie ligita kun Britio – en norda Germanio. Ĝia teritorio estas la ĉefa parto de la hodiaŭa federacia lando Malsupra Saksio. Ĉefurbo estas Hanovro.

Antaŭulo de la lando Hanovro estis la duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg). Ekde 1692 ĝi ankaŭ neoficiale nomiĝis "duklando Hanovro".

En 1708 ĝi rangaltiĝis al "elekto-princlando Hanovro" ("Kurhannover"). La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto. Hanovro kaj Britio havis komunan reĝon de 1714 ĝis 1837.

Post Napoleono la lando ekzistis de 1814 ĝis 1866 kiel memstara "reĝlando Hanovro". En 1866 ĝi estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara ŝtato. Ĝia teritorio fariĝis prusia "provinco Hanovro".

Post la Dua Mondmilito la lando Prusio estis malfondita. Per dekreto de la brita militista registaro la lando Hanovro estis restarigita la 23-an de aŭgusto 1949, sed ĝuis nur tre mallongan memstaran ekziston, ĝis kiam alia dekreto la 23-an de novembro samjare unuigis ĝin kun najbaraj landopartoj al la nove kreita federacia lando Malsupra Saksio. Ĉefurbo estas Hanovro.


Ŝablono:Ĝermo-historio