Delfí Dalmau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
e Aldono al Gravaj esperantistoj
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
e Mistajpo
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|Dalmau i Gener, Delfí]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|Dalmau i Gener, Delfí]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1965|Dalmau i Gener, Delfí]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1965|Dalmau i Gener, Delfí]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj|FDalmau i Gener, Delfí]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj|Dalmau i Gener, Delfí]]
{{EdE|D}}
{{EdE|D}}



Kiel registrite je 23:08, 17 nov. 2007

Delfí DALMAU i GENER [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la 31-an de julio 1891 en Figuereso; mortinta la 15-an de aprilo 1965[1]) estis kataluna esperantisto, lingvisto, kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelono, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio. Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboris en La Revuo, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de du katalunaj romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de Pompeu Fabra kaj Mercè Rodoreda). Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.

Verkaro[2]

Katalunlingva

  • Seny i atzar. Llibreria Catalònia, Barcelona, 1932.
  • Una altra mena d'amor. Edicions Clarisme, Barcelona, 1933.
  • Polèmica. Edicions Clarisme, Barcelona, 1934.
  • Sinceritat. Imp. Flotats, Terrassa, 1938.
  • Poliglotisme passiu. Publicacions de "La Revista", Barcelona, 1936.
  • Aclariments lingüístics. Rafael Dalmau Editor, Barcelona, 1962.

Esperantlingva

  • Ilustrita lernolibro de Esperanto. 1938.
  • Stenologio kaj stenografio. Barcelona, 1955.
  • Dialekto, dialektiko. Editorial Belpost, Barcelona, 1956.
  • Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio. Editorial E. Moreno Medrano, Barcelona, 1961.

Verkoj pri Delfí Dalmau

Fontoj

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998.