Georgo Saville: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
:[[1936]] - [[Hendrik Willem van LOON]] ''Rigardu la Teron'', Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,
:[[1936]] - [[Hendrik Willem van LOON]] ''Rigardu la Teron'', Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,


:[[1938]] - [[Michael GOLD]] ''Judoj sen mono'', Libroservo [[Federacio de Laboristaj Esperantistoj]], [[Amsterdam]] (represita en [[1974]] de [[Dansk Esperanto-Forlag]]) - 221 p.
:[[1938]] - [[Michael GOLD]] ''Judoj sen mono'', Libroservo [[FLE|Federacio de Laboristaj Esperantistoj]], [[Amsterdam]] (represita en [[1974]] de [[Dansk Esperanto-Forlag]]) - 221 p.





Kiel registrite je 11:53, 14 maj. 2005

Literaturo > Tradukistoj > Georgo SAVILLE


Georgo SAVILLE, (naskiĝis la 3-an de majo 1879 Sanfrancisko), usona juda bakisto, vivinta inter sia 2-a kaj 17-a jaro en Pollando. En la bakista sindikato de Sanfrancisko li batalis por oficialigo de la angla lingvo inter la plejparte germanlingva membraro. En 1921 en Novjorko li ellernis Esperanton, aliĝis al SAT kaj 8 jarojn estris Novjorkan SAT-anaron. Por Sennaciulo li verkis multajn artikolojn kun ekonomiaj kaj politikaj temoj. En la historion de la movado li enskribiĝis per tri eldonitaj tradukoj:

1930 - Jack LONDON La Fera Kalkanumo, SAT Leipzig (tiun tradukon rekomendas Fernando de DIEGO studi kiel modelon de malbona traduko) - 362 p.
1936 - Hendrik Willem van LOON Rigardu la Teron, Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,
1938 - Michael GOLD Judoj sen mono, Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Amsterdam (represita en 1974 de Dansk Esperanto-Forlag) - 221 p.


Ekstera ligo


EdE-S

Georgo SAVILLE, usonano, judo, bakisto. Nask. 3 majo 1879 en San Francisco; de la 2-a ĝis 17-a jaro li vivis en Pollando. En sia bakista sindikato en S. F., kies anoj parolis plejparte germane, S (kun la helpo de usonaj patriotoj) ĉiam batalis por ke oni oficialigu la anglan lingvon, kiel interkomprenigilon por la poliglota membraro. En tio ili finfine sukcesis kaj unu lingvo plifratigis la anaron. En 1921 fariĝis E-isto (jam en New York), poste SAT-ano kaj li gvidis dum 8 jaroj la Nov-Jorkan SAT-anaron. Li verkis multajn artikolojn pri ekonomiaj kaj politikaj temoj, ĉefe por S-ulo. Trad. „La fera kalkanumo“ de Jack London, 359 p., 1930. En manuskripto „La historio de la homaro“ de Van Loon, ktp.