Wells: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Wells
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Уэллс
Linio 29: Linio 29:
[[nl:Wells]]
[[nl:Wells]]
[[no:Wells]]
[[no:Wells]]
[[ru:Уэллс]]
[[simple:Wells]]
[[simple:Wells]]
[[tr:Wells]]
[[tr:Wells]]

Kiel registrite je 23:31, 30 nov. 2007

Tiu ĉi artikolo estas pri la urbo Wells en sud-okcidenta Anglio. Ekzistas propra artikolo pri esperantisto John C. Wells kaj verkisto H. G. Wells.

Katedralo de Wells
Katedralo de Wells

Wells estas urbeto en la distrikto Mendip en graflando Somerset en Anglio. Kun nur 10.000 loĝantoj ĝi laŭdire estas la plej malgranda urbo de Anglio. (Laŭ strikta konsidero la "urbo Londono" (urba centro) havas nur 7.000 loĝantojn kaj do povus pretendi tiun titolon.) Wells kaj Bath en distrikto Bath and North East Somerset estas la solaj urboj en Somerset.

Wells estas ŝatata turismejo, parte pro propraj historiaj vidindaĵoj kaj parte pro sia proksimeco al Bath, Stonehenge kaj aliaj allogaĵoj. Partoj de ĝia katedralo de Sankta Andreo, konsiderata unu el la plej belaj en Anglio, venas el la 10-a jarcento; la strato "Vicars' Close" pretendas esti la plej malnova daŭre loĝata strato en Eŭropo. La nomo de la urbo devenas de tri fontoj (angle: wells) ĉe la episkopa palaco.

Laŭdire William Penn trapasis la urbon survoje al Ameriko kaj tranoktis en la gastejo "La Krono".

Ekstera ligo

greke Urba retejo