Auguste Anicet: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo
 
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Auguste Anicet-Bourgeois
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Francaj dramistoj|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Francaj dramistoj|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1806|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1806|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1870|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1870|Anicet, Auguste]]


[[de:Auguste Anicet-Bourgeois]]
[[de:Auguste Anicet-Bourgeois]]
[[fr:Auguste Anicet]]
[[fr:Auguste Anicet-Bourgeois]]

Kiel registrite je 13:43, 1 dec. 2007

Frontpaĝo de teatraĵo fare de Anicet, eldonita en la libro Magasin théâtral : choix de pièces nouvelles jouées sur tous les théâtres de Paris, en 1838.

Auguste ANICET, ankaŭ kromnomita Auguste Anicet-Bourgeois (n. la 25-an de januaro 1806 en Parizo - m. la 12-an de januaro 1870 en Pau) estis franca verkisto kaj dramisto.

Auguste Anicet kontribuis al la redaktado de preskaŭ du cent teatraĵoj, sed la graveco de tiuj kontribuoj restas malfacile taksebla. En tiu epoko, literaturo kaj teatro strete rilatis unu al la alia : multaj literaturaj verkoj spertis teatran adaptaĵon, kaj oni tiam avide serĉis rapidajn verkistojn, kiuj kapablis labori laŭ precizaj komisioj. La nomo de Anicet tiel aperas en kvin ĝis dek teatraĵoj po jaro. La unua verko, en kiu aperis lia nomo, estis L'Ami et le mari, ou le Nouvel Amphitryon, en 1825 : li estis nur 19-jara.

Li kunlaboris interalie kun Alexandre Dumas (Térésa, Angèle, Le Mari de la Veuve, La Vénitienne), kvankam lia nomo ne ĉiam aperis sur la libretoj, sed ankaŭ kun Philippe Dumanoir, De Mallian, Victor Ducange, Francis Cornue, Édouard Simon Lockroy, Edouard Brisebarre, Michel Masson kaj Paul Féval.

Lia biografio restas malbone konata, kaj li forestas en plejmultaj vortaroj kaj enciklopedioj rilate al literaturo, samkiel multaj aliaj substitu-verkistoj de tiu periodo. Li tamen fariĝis Kavaliro de la Honora Legio laŭ dekreto de 1849, danke al peto de lia edzino Anaïs kaj de lia amiko Pongerville el la Franca Akademio.