Uzanto-Diskuto:TED110: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sangaglo: respondo, atentigo
Linio 10: Linio 10:


- Mi skribis nun ''tomizi'', nun estas plie bona? TED110
- Mi skribis nun ''tomizi'', nun estas plie bona? TED110

Saluton, Gregor. Mi ĵus korektis al: "Oni distranĉis la dorson de la viktimo," La germana ''aufschneiden'' estas tradukebla per '''tranĉi''' aŭ '''distranĉi'''. La verbon ''tomizi'' mi ne konas kaj ne povis trovi en mia dika vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto - Deutsch" el la jaro 1999, nek en la Nova PIV. Krome la vorto ''Rücken'' estas esperante '''dorso'''. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:45, 10. Dec 2007 (UTC)


== Via lingvaĵo ==
== Via lingvaĵo ==

Kiel registrite je 18:45, 10 dec. 2007

Lingvokonoj

Saluton, Gregor. Mi ĝojas, ke vi ŝatas lingvojn kaj volas helpi al ni redakti artikolojn. Por informi pri lingvokonoj ankaŭ ekzistas la ebleco uzi tiel nomatajn babelajn ŝablonojn laŭ la skemo {{Babel|de|en-4|fi-4|fr-4}}. La uzata numerado estas tute alia ol vi uzis sur via paĝo: eo-1 signifas komencanta/baza nivelo, eo-2 estas meza nivelo, eo-3 estas bona nivelo(, kiun mi ekz. menciis sur mia paĝo.), eo-4 estas nivelo kiel denaskulo kaj eo-5 estus profesia nivelo. Mi supozas, ke vi simple uzis la manieron de la germanaj lernejoj, ĉu ne? - Se vi havus lingvajn demandojn pri esperanto, mi volonte helpos. (Bonvolu ne forigi mian mesaĝon, ĉar tio ne estus laŭ la ĉitiea regularo.) Kore --Tlustulimu 18:59, 9. Dec 2007 (UTC)

- Dankon por via konsilo! :) - TED110

Sangaglo

Saluton, Gregor. Mi ĵus legis la frazon "Oni fanfaronis la dornon de la viktimo" en la artikolo Sangaglo. Kion vi celas esprimi per ĝi? La verbo fanfaroni signifas germane "angeben, prahlen". Do la senco ne taŭgas ĉi tie. Ĉu mi eble korektu laŭ la germana artikolo? Kore --Tlustulimu 19:11, 9. Dec 2007 (UTC)

- Mi skribis nun tomizi, nun estas plie bona? TED110

Saluton, Gregor. Mi ĵus korektis al: "Oni distranĉis la dorson de la viktimo," La germana aufschneiden estas tradukebla per tranĉidistranĉi. La verbon tomizi mi ne konas kaj ne povis trovi en mia dika vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto - Deutsch" el la jaro 1999, nek en la Nova PIV. Krome la vorto Rücken estas esperante dorso. Kore --Tlustulimu 18:45, 10. Dec 2007 (UTC)

Via lingvaĵo

Saluton Gregor, mi ĵus relegis vian uzantopaĝon. Tie mi trovis en la unua frazo la jenon:

"mi amas skribi artikulojn en en la Vikipedio sur diversaj temoj. Normale mi tradukas artikuloj de aliaj lingvoj esperante."

Laŭ mia 15jara lingvopraktiko estus iom pli bone skribi jene:

"mi ŝatas skribi artikulojn en la Vikipedio pri diversaj temoj. Normale mi tradukas artikulojn de aliaj lingvoj esperanten."

Do: ami estis uzata en ĉi tia konteksto en la unuaj jaroj de sia ekzisto (Iom post 1887 kaj en la unua gazeto, kies represon kiel libro mi havas.). Hodiaŭ ĉikaze oni preferas la verbon ŝati; kiel ekz. "Mi ŝatas legi." "Mi ŝatas keksojn." Do estas simila distingo kiel germane inter lieben (ami) kaj mögen; gerne tun; gern haben (ŝati). - La prepozicio "sur" havas lokan sencon. Ĉikontekste nur taŭgas la vorto pri; kiel ekz. "Li skribas pri katoj." "Paŭlo cerbumas pri la estonto." - Vi forgesis kelkajn akuzativojn, supozeble pro influo de la germana. Anstataŭ "E-mailo adreso" pli esperante aspektas "retpoŝta adreso". En la lasta alineo estas la jeno:

"Mi amegas lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone uzatas la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi sur la Vikipedio esperante!",

kiu prefere fariĝu io kiel:

"Mi ŝategas lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone uzadi la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi en la Vikipedio esperante!".

Do: du sinsekvaj formoj je -as en la sama frazo ne eblas. Se vi ankoraŭ havas demandojn, vi volonte povos demandi min kaj aliajn. Kore --Tlustulimu 18:26, 10. Dec 2007 (UTC)