Daŭripovo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: lt:Darnusis vystymasis
Linio 49: Linio 49:
[[ja:持続可能な開発]]
[[ja:持続可能な開発]]
[[ko:지속 가능한 발전]]
[[ko:지속 가능한 발전]]
[[lt:Tvarioji plėtra]]
[[lt:Darnusis vystymasis]]
[[mk:Одржлив развој]]
[[mk:Одржлив развој]]
[[nl:Duurzame ontwikkeling]]
[[nl:Duurzame ontwikkeling]]

Kiel registrite je 18:27, 19 dec. 2007

Daŭripovo (aŭ daŭropovo, daŭrivodaŭrigeblo) karakterizas evoluon aŭ agomanieron, kiu kontentigante la postulojn de la nuntempo povas daŭri ankaŭ en la estonto, aŭ almenaŭ ne endanĝerigas la eblecojn de sekvantaj generacioj realigi vivon de komparebla kvalito. Daŭripovo estas kompleksa, larĝa koncepto, kies kerno estas la strebado al inda vivkvalito por ĉiuj homoj, nunaj kaj estontaj, per la plej diversaj klopodoj, cele al evoluo, kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie plutenebla, sur ĉiuj niveloj (loka, regiona, monda). Surbaze de la homaj rajtoj, ĝi emfazas la ligojn kaj reciprokan efikon inter la homaro, la ekosistemoj, la naturmediaj rimedoj (akvo, aero, energio) kaj la homaj bezonoj (nutraĵo, sano, edukado, loĝado, sekureco), fronte al problemoj tiaj kiaj malriĉeco, subevoluinteco, seksa malegaleco, poluado kaj detru-minacoj al biodiverseco.

Dum la 1990-aj jaroj daŭripovo fariĝis vaste rekonata politika celo. Tamen en la praktiko oni ankoraŭ malmulte atentas ĝin. Dum pasinte regis la aliro: unue antaŭenpeli ekonomian kreskon, poste ripari la ekologiajn kaj sociajn sekvojn , ni nun konscias, ke necesas nova kompleksa pripensado, kiu integrigas ekologiajn, sociajn kaj ekonomiajn konsiderojn.

Tial oni nun, almenaŭ parole, propagandas la ideon de "Daŭripova kreskado". Sed aliaj pensas, ke tio estas neakordigebla, rimarkigas, ke se ĉiuj homoj sur Tero dezirus ĝui la nuntempan vivnivelon kaj vivmanieron de Eŭropo (se temus pri Usono estus eĉ pli malbone!), tio bezonigus la rimedoriĉojn de pluraj planedoj! Tial ili admonas pri daŭripova malkresko. Sed elpensi tian aferon, kaj ankoraŭ pli efektivigi ĝin estas malfacilaj aferoj!

La esprimo "daŭripovo"

Origine la esprimo daŭripovo (aŭ ĝiaj nacilingvaj ekvivalentoj) estis uzata en la arbarkulturo: Tie ĝi estas nomo de maniero kulturi arbaron tiel, ke oni ĉiam elprenas nur tiom da ligno kiel povas kreski en la sama tempo, tiel ke la arbaro neniam estos tute senarbigita (vidu daŭripova arbarkulturo). En ĉi tiu signifo, la esprimo daŭripovo (aŭ ĝia germana ekvivalento Nachhaltigkeit) estis jam ekuzata en la 17-a jarcento de Hans Carl von Carlowitz. Nur fine de la 20-a jarcento la esprimo daŭripovo ekhavis sian nunan pli larĝan signifon.

Literatura simbolo

Kvankam Lewis Carroll verkis longe antaŭ ol la moderna koncepto de daŭripovo estiĝis, troviĝas en lia verkaro tekstoparto kiu estas bona simbolo de la agoj kritikataj de la defendantoj de daŭripova evoluo:

En Alico en Mirlando montratas kiel kondutas la "freneza ĉapelfaristo"; li sidas ĉe tablo pretigita por angla teo-manĝo, kaj eltrinkas la tutan teon, kaj finmanĝas ĉiujn biskvitojn, kiuj troviĝas antaŭ li, poste li ŝanĝas sidlokon al la sekvan kaj faras same, ktp. Tiam Alico demandas al li "kion vi faros, kiam vi estos fininta ĉiujn la sidlokojn, kaj troviĝos denove en la unuavica loko?!" tiam - aldonas la verkisto - la freneza ĉapelfaristo ŝanĝis la konversacitemon!

Vidu ankaŭ