Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Akiko ŬUSINK-NAGATA''' (naskiĝis [[1936]] - mortis la {{daton|13|januaro|1990}}) estis kunlaborantino de [[UEA]], kiu dum la pasintaj dudek jaroj kvazaŭ personigis internaciismon por ni. Socia kaj movada aktivulo en [[Japanio]] kaj [[Nederlando]].
'''Akiko ŬUSINK-NAGATA''' (naskiĝis [[1936]] - mortis la {{daton|13|januaro|1990}}) japana esperantistino kaj kunlaborantino de [[UEA]].


Akiko Ŭusink-Nagata dediĉis sian vivon al la kreo de unueca mondo. Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin [[mondcivitano]]. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. En [[1967]] ŝi [[UEA]]-fariĝis fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo [[Sapporo]], kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.
Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin [[mondcivitano]]. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. En [[1967]] ŝi fariĝis UEA-fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo [[Sapporo]], kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.


Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]]. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la ''Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo'', kaj precipe pri [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]], kiun ŝi redaktis (sub [[Victor Sadler]]) de oktobro [[1970]] ĝis aprilo [[1973]].
Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]]. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la ''Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo'', kaj precipe pri [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]], kiun ŝi redaktis (sub [[Victor Sadler]]) de oktobro [[1970]] ĝis aprilo [[1973]].


En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlahoron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Apartan intereson ŝi ligis al la ekesto de [[Eŭropa Esperanto-Unio]]. Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.


Dum la lastaj jaroj Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Pasie kaj prave kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por ekstreme skemisma stilo, interalie per vaste diskutita referaĵo en la Esperantologia Konferenco de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [[Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo. Verŝajne la aŭtorino mem konfesus, ke ŝia sennaciismo foje kondukis ŝin al eksceso. Sed ĝi donis ankaŭ direkton al ŝia tuta vivo, alportante grandan profiton al la movado kaj ĉiuj, kiuj konis ŝin.
Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [[Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.


[[Kategorio:Mortintoj en 1990|ŬUSINK-NAGATA, Akiko]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1990|ŬUSINK-NAGATA, Akiko]]
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Japanaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Japanaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Esperanto (gazeto)]]

Kiel registrite je 16:56, 30 dec. 2007

Akiko ŬUSINK-NAGATA (naskiĝis 1936 - mortis la 13-an de januaro 1990) japana esperantistino kaj kunlaborantino de UEA.

Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin mondcivitano. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1967 ŝi fariĝis UEA-fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo Sapporo, kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.

Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo, kaj precipe pri Esperanto, kiun ŝi redaktis (sub Victor Sadler) de oktobro 1970 ĝis aprilo 1973.

En 1972 Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, Evert J. Woessink, kaj transloĝiĝis al Arnhem, 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo 1976 ŝi redaktadis la bultenon UN kaj ni pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de Nederlanda Esperanto-Asocio (1977-1979). Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri Nederlando, kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, Ambaŭ mamoj de la monto Porosir (1975). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.

Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la Esperantologia Konferenco de 1986 (parte represita en Esperanto 1986/p. 212). Cetere, Mondo kaj ni, kiel ŝia bulteno renomiĝis en 1988, estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.