Edmund Hillary: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1919|HILLARY, Edmund]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1919|HILLARY, Edmund]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2008|Hillary, Edmund]]
[[Kategorio:Alpistoj|Hillary, Edmund]]
[[Kategorio:Alpistoj|Hillary, Edmund]]
{{El Monato|HILLARY, Edmund}}
{{El Monato|HILLARY, Edmund}}

Kiel registrite je 06:57, 13 jan. 2008

Edmund Hillary en Pollando, Varsovio, 17-a de junio 2004

Siro Edmund HILLARY [EDmon HIleri] (20-a de julio 1919 en Auckland — 11-a de januaro 2008) estas novzelanda montogrimpisto. Li sukcesis kun ŝerpo Tenzing Norgay la 29-an de majo de 1953 la unua surgrimpanto de Monto Everesto, la plej alta monto sur la Tero.

Li naskiĝis kiel la dua el tri infanoj. Kiel infano, li lernis la montgrimpadon en la Novzelandaj Alpoj. En 1948 li sukcese montogrimpis kun Harry Ayres kiel unuaj la Mount Cook-on.

Hillary partoprenis en 1951 sukcesan Everest-ekspedicion.

Sukceso de Monto Everest

Ĉio komenciĝis en la fruaj 50aj jaroj. Tiam oni regule invitis ambaŭ novzelandanojn Edmund Hillary kaj lian amikon George Lowe [ĝoĝ leŭ] al britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo surbaze de iliaj bonegaj kapabloj kiel montgrimpantoj. En 1952 ili ambaŭ partoprenis en esplor-ekspedicio al himalaja supro Cho Oyo [ĉo oju] en Himalajo sub la gvido de Eric Shipton [erik ŝiptan], kies ĉefa atento tiutempe estis direktita al esploro de materialoj lige kun la planata unua surgrimpo de Monto Everest. En 1953 ambaŭ novzelandanoj Hillary kaj Lowe partoprenis en la brita ekspedicio al montosupro Everest sub la gvido de kolonelo John Hunt [ĝon hant], angla profesia oficiro. Hunt agadis konforme al zorgeme pripensita plano kaj zorgis pri harmonia etoso en la teamo. Ekzemple li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo - granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso.

La itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo Khumbu, tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro - poste nomata "normala vojo" al la montosupro Everest. La ekspedicianoj Charles Evans [ĉalz evanz] kaj Tom Bourdillon [tom burdilon] grimpis la 26an de majo de la suda montokresto ĝis la suda supro kaj observis la lastan eĝon al la supro Everest. Ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? Surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? Fine ili decidis reveni. Poste provis surgrimpi Evereston Hillary kaj Tenzing. Ili ambaŭ starigis sian tendon en alteco de 8480 m kaj la sekvan matenon atingis la sudsupron je kelkaj horoj pli frue ol iliaj antaŭuloj. Hillary kaj Tenzing havis ankaŭ abunde da oksigeno je sia dispono. Post supervenko de montŝtupo, kiu poste estos nomata "Hillary-ŝtupo", ili atingis la 29an de majo 1953 je la 11.30 horo la plej altan punkton de l' tero, la supron de Monto Everest (8848 m).

"Himalaya Trust" de Sir Edmund Hillary

Sekve de sia sukceso surgrimpi Monton Everest la laŭprofesie abelbredisto Edmund Persival Hillary ĝuis tutmonde plej altan popularecon. Li ricevis la britan nobelan titolon “Sir” (kavaliro). Kiel plua kulmino en lia vivo menciindas ankaŭ la unua post 1912 sukcesa ekspedicio al la suda poluso, okazinta en la periodo 1955 - 1958.

Hillary multe profitis sian popularecon por bonfaraj celoj. Li fondis ankoraŭ fine de la 50aj jaroj "Himalaya Trust", mondampleksan organizaĵon kun celo stimuli projektojn el la sferoj instruado kaj sanprizorgado en la regiono Khumbu ĉe la piedoj de Everesto. Himalaya Trust havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo. Poste Hillary vojaĝis senlace ĉirkaŭ la mondo por kolekti monon por la fondaĵo.

Al la modela subteno de "Himalaya Trust" estas ŝuldata la nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio. La konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato kaj forta malpliiĝo de la tro alta infanmorteco. La fondaĵo konstruigis du lernejojn, unu el ili en Khumjung je alteco de 3800 m super la marnivelo. Unu el la finstudintoj de la unua lerngrupo Ang Rita hodiaŭ estas direktoro de "Himalaya Trust" en Nepalo. Tiuj lernejoj estigis intertempe la fundamenton por ke multaj junaj homoj el Khumbu studu en Kathmandu aŭ eksterlande.

La du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono. Ekzemple la malsanulejo en Khunde servas ankaŭ al ĉiuj alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano, vundiĝoj kaj aliaj suferoj.

teksto parte prenita el Monato, kun afabla permeso de Stefan Maul