Ĉernomorska distrikto (Krimeo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Akmeçet Bölgesi
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: crh:Aqmeçit rayonı
Linio 144: Linio 144:
[[Kategorio:Ĉernomorska regiono (Krimeo)]]
[[Kategorio:Ĉernomorska regiono (Krimeo)]]


[[crh:Aqmeçit rayonı]]
[[en:Chornomorske raion]]
[[en:Chornomorske raion]]
[[ru:Черноморский район]]
[[ru:Черноморский район]]

Kiel registrite je 16:23, 14 jan. 2008

Ĉernomorska distrikto
ruse Черноморский район
ukraine Чорноморський район
krime-tatare Aqmeçit rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Ĉernomorsko
Areo: 1 509 km2
Loĝantaro: 34 112 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 22,61 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6558
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
1
31
2
Ĉernomorska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Ĉernomorska distrikto (ruse Черноморский район, ukraine Чорноморський район, krime-tatare Aqmeçit rayonı, antaŭ la jaro 1944 la regiono nomiĝis Ak-Meĉeta) — unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La regiono troviĝas en la okcidenta parto de la Krimea duoninsulo sur la t.n. Tarĥankuta duoninsulo. La administra centro de la regiono estas la urbotipa loĝloko Ĉernomorsko. La pli granda parto de la regiono estas plugata ebenaĵo. La marbordoj estas plejparte abruptaj. La regiono havas la plej malgrandan loĝ-denson inter ĉiuj regionoj de Krimeo.

Historio

La spuroj de la homa aktivado en la regiono rilatas al la malnovega tempo. Jam fine de la IVa jarcento a.K. ĉi tie ekzistis helena loĝloko Kalos-Limen, kiu apartenis al Ĥersoneso. En la IIa jarcento p.K. la loĝloko transiras al skitoj.

Post kiam la Krimean duoninsulon ekregis krime-tataroj, la pli granda parto de la Tarĥankuta duoninsulo estis transdonita al ekleziuloj; la teritorioj estis liberigitaj disde impostoj (la nomo de la duoninsulo venas de la tjurka vorto Tarĥan, kio signifas "teritorio sen impostoj").

Post la anekso de Krimeo fare de Rusujo la loĝantaro de la regiono kreskis ĉefe pro transmigrantoj el la dense loĝataj gubernioj de Rusujo.

En la jaro 1930 la regiono (tiam nomata Ak-Meĉeta) estis fiksita en siaj nunaj limoj. En la jaro 1932 en la regiono loĝis ĉ. 15,7 mil homoj (57,6% - rusoj, 33,6% - krime-tataroj, 5% - germanoj, 2,2% - ukrainoj).

En la jaro 1944 la regiono ricevis sian nunan nomon. Post la ekzilo de la krime-tatara popolo la nomoj de multaj loĝlokoj de la regiono estis ŝanĝitaj. Post la Dua Mondmilito la regiono evoluas ĉefe kiel agrikultura regiono.

Ekonomio

La regiono estas ĉefe agrikultura. Lastatempe ĝi evoluas ankaŭ kiel malmultekosta ripoza regiono. En la regiono estas aktive ekspluatata gas-kuŝejo; oni minas ankaŭ kuracajn ŝlimojn.

La sola speco de transporto en la regiono estas busoj.

Socia sfero

En la regiono estas 15 mezlernejoj, 10 antaŭlernejoj, 27 kluboj kaj 23 bibliotekoj.

Administra konsisto de la regiono

La Ĉernomorska regiono havas 11 komunumojn, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Ĉernomorsko) kaj 33 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centroj de la koncerna komunumo) kun mencio de la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post deporto de la krime-tatara popolo.

  • Ĉernomorska komunumo
  • Daljoka komunumo
    • Daljoko (Daljokoje, krime-tatare Tatar Çağaltay)
    • Ĵuravljovka
    • Severnoje (Nemse Çağaltay)
    • Vladimirovka (Bay Qıyat)
    • Zorjanoje
  • Kirovska komunumo
    • Kirovsko (Kirovskoje)
    • Dozornoje (Aqqoca)
    • Nizovka (Camal)
    • Zadornoje (Çoñğurçı)
  • Krasnopoljana komunumo
    • Krasnopoljano (Krasnaja Poljana, krime-tatare Qızıl Çoñrav)
    • Kuzneckoje (Çegelek)
    • Vnukovo (Yaşpek)
  • Krasnojarska komunumo
    • Krasnojarsko (Krasnojarskoje, krime-tatare Donuzlav)
    • Lenskoje (Dört Saqal)
  • Medvedeva komunumo
    • Medvedevo (Medvedevo, krime-tatare Tabuldı Ass)
    • Ozerovka (Terekli Ass)
  • Meĵvodna komunumo
    • Meĵvodno (Meĵvodnoje, krime-tatare Yarılğaç)
    • Novouljanovka
    • Sneĵnoje (Rus Qarlav)
    • Vodopojnoje (Kerleut)
    • Zajcevo (Musa Ali)
  • Novoivanovka komunumo
    • Novoivanovko (Novoivanovka)
    • Ĥmelevo (Sadır Boğay)
  • Novoselska komunumo
    • Novoselsko (Novoselskoje)
    • Artjomovka (Toqa)
  • Okunevka komunumo
    • Okunevko (Okunevka, krime-tatare Tarpançı)
    • Gromovo (Qıpçaq)
    • Krasnoselskoje (Qunan)
    • Marjino (Can Baba)
    • Znamenskoje (Çeger Acı)
  • Olenevka komunumo
    • Olenevko (Olenevka, krime-tatare Qaraca)
    • Kalinovka (Ablaq Acı)
    • Majak


La loĝlokoj de la Ĉernomorska distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Ĉernomorsko
Vilaĝoj ArtjomovkaGromovoDaljokojeDozornojeĤmelevoĴuravljovkaKalinovkaKirovskojeKrasnaja PoljanaKrasnojarskojeKrasnoselskojeKuzneckojeLenskojeMajakMarjinoMedvedevoMeĵvodnojeNovoivanovkaNovoselskojeNovouljanovkaOkunevkaOlenevkaSevernojeSneĵnojeVladimirovkaVnukovoVodopojnojeZadornojeZajcevoZnamenskojeZorjanoje
Loĝloketoj NizovkaOzjorovka