Limato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14: Linio 14:
[[Kategorio:Riveroj en Svislando]]
[[Kategorio:Riveroj en Svislando]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kantono:Argovio]]
[[Kategorio:Kantono Argovio]]


[[als:Limmat]]
[[als:Limmat]]

Kiel registrite je 14:41, 28 jan. 2008

Limato
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Pri la rivero

Limato (alemane Limmet, germane Limmat) estas alfluanto de la rivero Reuss. Ĝi elfluas el la Lago de Zuriko kaj alfluas Aro ĉe Turgi en Kantono Argovio.

La nomo de Limato estiĝis el kunfandiĝo de la du kolektantaj riveroj Linth kaj Maag, kiuj antaŭ la Linth-korekto en la jaro 1783 alfluis al la supra lago de Zuriko.

Historio

Ĝis Platzspitz, kie troviĝas la unua vejro, la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En mezepoko komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al Bazelo. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la romia epoko la akvostrato de la Rejno, tra la Aro, Limato, Lago de Zuriko kaj Valenlago al Koiro kaj tiam super la Alpoj al Como estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj anabaptistoj martiroj en la Limato, inter ili Felix Manz.

Linga ponto trans Limato en Baden

Komunumoj laŭlonge de la Limato

La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Limato estas laŭvice: Zuriko, Oberengstringen, Unterengstringen, Schlieren, Dietikon, Geroldswil, Oetwil ĉe Limato en la Kantono Zuriko, kaj en Kantono Argovio la komunumoj Spreitenbach, Killwangen, Würenlos, Neuenhof, Vetingo, Baden, Ennetbaden, Nussbaumen, Untersiggenthal kaj Turgi.