Limato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{akvofluo|Rejno|[[Image:Limmat-Quaibrücke.jpg|center|300px]]Rigardo de la Quai-Ponto en Zuriko al la Limato|35,9|406|96,8|2416|[[Sihl]], [[Reppisch]] kaj diversaj riveretoj|[[Aro (rivero)|Aro]]|100|[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo|Rivero en Eŭropo]]}}
{{akvofluo|Limato|[[Image:Limmat-Quaibrücke.jpg|center|300px]]Rigardo de la Quai-Ponto en Zuriko al la Limato|35,9|406|96,8|2416|[[Sihl]], [[Reppisch]] kaj diversaj riveretoj|[[Aro (rivero)|Aro]]|100|[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo|Rivero en Eŭropo]]}}
==Pri la rivero==
==Pri la rivero==
'''Limato''' (alemane '''Limmet''', germane '''Limmat''') estas alfluanto de la rivero [[Reuss]]. Ĝi elfluas el la [[Lago de Zuriko]] kaj alfluas [[Aro]] ĉe [[Turgi]] en [[Kantono Argovio]].
'''Limato''' (alemane '''Limmet''', germane '''Limmat''') estas alfluanto de la rivero [[Reuss]]. Ĝi elfluas el la [[Lago de Zuriko]] kaj alfluas [[Aro]] ĉe [[Turgi]] en [[Kantono Argovio]].

Kiel registrite je 15:06, 28 jan. 2008

Limato
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Pri la rivero

Limato (alemane Limmet, germane Limmat) estas alfluanto de la rivero Reuss. Ĝi elfluas el la Lago de Zuriko kaj alfluas Aro ĉe Turgi en Kantono Argovio.

La nomo de Limato estiĝis el kunfandiĝo de la du kolektantaj riveroj Linth kaj Maag, kiuj antaŭ la Linth-korekto en la jaro 1783 alfluis al la supra lago de Zuriko.

Historio

Ĝis Platzspitz, kie troviĝas la unua vejro, la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En mezepoko komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al Bazelo. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la romia epoko la akvostrato de la Rejno, tra la Aro, Limato, Lago de Zuriko kaj Valenlago al Koiro kaj tiam super la Alpoj al Como estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj anabaptistoj martiroj en la Limato, inter ili Felix Manz.

Ekonomio de la Limatvalo

La rivero Limato ek de la 19-a jarcento estas utiligita por produkti energion. Vejroj ĉe Platzspitz, ĉe Hardturm, Dietikon, Vetingo kaj post Badel reguligas la akvokvanton de la rivero kaj produktas elektran energion. La energio de la rivero allogis jam frue industriajn entreprenojn, unue en la tekstilbranĉo poste kaj poste maŝinfabrikojn. En Baden troviĝas ekzemple la svisa sidejo de ABB Asea Brown Boveri.

Linga ponto trans Limato en Baden

Komunumoj laŭlonge de la Limato

La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Limato estas laŭvice: Zuriko, Oberengstringen, Unterengstringen, Schlieren, Dietikon, Geroldswil, Oetwil ĉe Limato en la Distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, kaj en Kantono Argovio la komunumoj Spreitenbach, Killwangen, Würenlos, Neuenhof, Vetingo, Baden, Ennetbaden, Nussbaumen, Untersiggenthal kaj Turgi.