Komunumo (Svislando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
e Municipoj de Svislando alinomita al Komunumoj de Svislando: Laŭ PIV la distingo inter ''Komunumo'' kaj ''Municipo'' estas ne tute klara. Tiuj esprimoj fakte en ĉiu lando havas alian signifon. En Svislando estas vaste uzata la esprimo ''komunumo'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:09, 28 jan. 2008

KomunumojMunicipoj (germane Gemeinden, france communes, itale comuni) estas la plej malgranda politika-administra divido en Svislando. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2900 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel Ĝenevo kaj Zuriko, kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.

Ĉiu svisa kantono leĝe difinas la jurajn respondecojn de siaj municipoj; tiaj respondecoj povas ampleksi provizado per diversaj lokaj administraj servoj, ekzemple edukado kaj lernigado; medicinaj kaj sociaj servoj; aŭtobusaj kaj trajnaj sistemoj, kaj kolektado de impostoj. La respondecoj kaj la grado de kuncentrigado varias inter la diversaj kantonoj.

Ĝenerale la municipojn estras konsilio kun municipestro kiel la realiga instanco kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj enloĝantaj svisaj civitanoj kiel la leĝdona instanco. La pli grandaj komunumoj ĝenerale rajtas elekti urban parlamenton anstataŭ la ĝenerala kunveno.

Svisa civitaneco baziĝas unuaŝtupe sur civitaneco en almenaŭ unu komunumo.

Komunumojn financas rektaj impostoj (ekzemple pri enspezoj); la nivelojn de impostado difinas la kantono.

Multaj komunumoj trovas malfacile, subteni la postulitajn servojn per la permesitaj niveloj de impostoj, kaj sekve celas kunfandi sin diversmaniere kaj diversgrade kun aliaj municipoj por ŝpari monon. Tiajn kunfandojn ĝenerale aprobas kaj akcelas la kantonaj registaroj.

Urboj (france villes, germane Städte, itale città) estas komunumoj kun pli ol po 10 000 loĝantoj, aŭ malpli grandaj lokoj kun apartaj urbaj rajtoj devenantaj de mezepoko. Mankas oficiala termino por pli malgrandaj, neurbaj municipoj (neoficiale "vilaĝoj" aŭ "urbetoj").

La svisa Federacia Oficejo por Statistiko nombras la komunumojn kaj donas al ili identigajn numerojn. Komunumo povas havi apartan poŝtkodon, aŭ plurajn, aŭ dividi kodon kun alia(j) komunumo(j).

Vidu ankaŭ:

esperante Listo de urboj en Svislando