Kvakerismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) e Forigis redaktojn de 83.17.225.246 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Moldur |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn, troviĝas neniu [[pastro]], neniu [[preĝlibro]] aŭ [[ceremonio]]: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito. |
Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn, troviĝas neniu [[pastro]], neniu [[preĝlibro]] aŭ [[ceremonio]]: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito. |
||
Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E-o: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ de Caroline Stephens (1890) (tradukis [[Montagu Butler]] 1916); "La Kvakeroj" de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996). [[Kvakera Esperantista Societo]] fondiĝis en 1921. Sekr. Douglas Draper. |
Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E-o: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ de Caroline Stephens (1890) (tradukis [[Montagu Butler]] 1916); "La Kvakeroj" de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996). [[Kvakera Esperantista Societo]] fondiĝis en 1921. Sekr. [[Douglas Draper]]. |
||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 07:35, 8 feb. 2008
Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.
Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas (a) pli forta akcento de la individua respondeco; (b) la kredo, ke ĉiu homo povas senpere rilati al la dia fonto; (c) la celo reveni al pura kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.
Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.
Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E-o: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler 1916); "La Kvakeroj" de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996). Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921. Sekr. Douglas Draper.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- [1], [2] Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj, de Hans Weening (tradukita el la angla).