Tom Lantos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BOTarate (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Tom Lantos
Interwiki
Linio 19: Linio 19:
[[es:Tom Lantos]]
[[es:Tom Lantos]]
[[fi:Tom Lantos]]
[[fi:Tom Lantos]]
[[fr:Tom Lantos]]
[[hu:Tom Lantos]]
[[hu:Tom Lantos]]
[[ja:トム・ラントス]]
[[ja:トム・ラントス]]

Kiel registrite je 13:08, 14 feb. 2008

Tom Lantos

Tom Lantos (LANTOS Péter Tamás [lantoŝ] (Budapeŝto, la 1-an de februaro 1928 – 11-an de februaro 2008) estis politikisto en Usono, membro de la Demokrata Partio, ekde 1981 ĝis morto membro de la usona parlamento, kie li reprezantis 12-an elektan distrikton de Kalifornio. Li estis la sola holokaŭst-travivanto en la parlamento. Li sciigis la 2-an de januaro 2008, ke li retiriĝas el la politiko pro ezofaga kancero.

Biografio

Li naskiĝis en hungara juda familio, Aagadis jam en 1944 kontraŭ la nazia okupado, post la milito partoprenis en kontraŭkomunismaj junularaj movadoj. Li vivas ekde 1947 en la Usono, kie li studis en la Vaŝingtona Universitato, en la kalifornia Universitato Berkeley, kie li akiris en 1953 PhD-gradon.

Li laboris universitata ekonomia profesoro, komerca konsilisto, eksterpolitika analizisto ĉe televido, ekonomia kaj eksterafera konsilisto de la usona senato.

Lia edzino Annette estas - laŭ la gazeto San Francisco Chronicle - kuzino de Zsa Zsa Gabor, hungardevena usona aktorino. Ili havis du filinojn, kiuj - kiel lia edzino - iĝis membroj de la mormona eklezio The Church of Jesus Christ of Latter-day Saints


Disputitaj aferoj

  • Li prezentis en la kongresa komitato (la 10-an de oktonbro 1990) onidire 15-jaran irakan knabinon (Flegistino Najira) kiel atestantojn prui la irakaj kruelaĵoj en hospitaloj. Poste evidentiĝis, ke la knabino estis ne rifuĝinto, sed membro de la kuvajta regna familio, filino de la kuvajta ambasadoro en Usono.
  • Lantos - laŭ renoma isralea gazeto Ha'aretz - instigis jam en septembro de 2002 atakon kontraŭ Irako. Li onidire volis apogi enpotencigon de konvena diktatoro en Irako (tiun lastan eldiron firmigis israela kunparolanto).