Vestfalio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Vestfalio''' estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Nordrejn-Vestfalio]] de [[Federacia Respubliko Germanio]].

La historia regiono dividiĝas inter la nunaj regionaj ŝtatoj [[Nord-Rejno-Vestfalio]] kaj [[Malsupra Saksio]], temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis [[Münster]], [[Dortmund]] kaj [[Osnabrück]].
La historia regiono dividiĝas inter la nunaj [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj [[Malsupra Saksio]], temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis [[Münster]], [[Dortmund]] kaj [[Osnabrück]].

La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de [[1807]] ĝis [[1813]] kaj membris en la [[Rejna Konfederacio]]. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda [[Hesio]].

Kiel registrite je 08:12, 19 feb. 2008

Vestfalio estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.

La historia regiono dividiĝas inter la nunaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.

La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813 kaj membris en la Rejna Konfederacio. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio.

En 1815, Vestfalio fariĝis provinco de Prusio kaj ricevis la nunan formon.

En 1946 Vestfalio fariĝis parto de la nova regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio. Tiu ŝtato konsistas el du "landopartoj", nome (norda) Rejnlando kaj Vestfalio-Lippe, cetere el kvin provincoj (germane Regierungsbezirke), el kiuj tri estas partoj de Vestfalio-Lippe: Okcidenta Vestfalio (Münster), Orienta-Vestfalio-Lippe (Detmold), Suda Vestfalio (Arnsberg).

Noto: PIV (ankaŭ la nova) enhavas kiel radikon nur Vestfali', dum la vestfaloj mem uzas ankaŭ la radikon vestfal' (por homo).