Fregatedoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 35: | Linio 35: | ||
== Specioj == |
== Specioj == |
||
{{Commons|Category:Fregatidae}} |
|||
* [[Grandioza fregato]], ''Fregata magnificens''. |
* [[Grandioza fregato]], ''Fregata magnificens''. |
||
* [[Agla fregato]], ''Fregata aquila''. |
* [[Agla fregato]], ''Fregata aquila''. |
Kiel registrite je 18:08, 29 feb. 2008
Fregatedoj | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Fregatedoj estas familio de marbirdoj, popole nomataj kiel fregatoj, de ordo Pelikanoformaj. Ili fiŝkaptas per rabado al aliaj rabobirdoj. Ĝi enhavas kven specioj.
Fregatoj atakas aliajn marbirdojn, pro tio la nomo fregato kiel tiu de atakŝipoj. Ili estas nomitaj ankaŭ kiel piratoj, ĉar vere ne nur atakas aliajn birdojn, sed ja forrabas ties predon, kiel piratoj.
Ili estas grandaj, nigraj aŭ blankonigraj birdoj kun longaj flugiloj kaj akute forkoforma vosto. La maskloj havas pufigeblajn kolorajn gorĝajn partojn.
Fregatoj troviĝas en tropikaj oceanoj kaj mezvarmaj regionoj, sed ofte videblas kie okazas veteraj ŝanĝoj.
Tiuj birdoj nek naĝas nek piediras kaj nek ekflugas de ebena surfaco. Ĉar ili havas la plej longan enverguron rilate korpopezon inter ĉiuj birdoj, ili estas ĉefe aeraj kaj povas esti dumfluge plie ol unu semajno, surterigante nur por ripozi aŭ bredi surbranĉe aŭ surklife. Ili ankaŭ posedas rekordon flugan per rapideco je 400 km/h. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn.
La manĝokutimo estas mara. Fregatoj ofte forrabas predojn de aliaj marbirdoj per rapideco aŭ manovreblo por preterpasi siajn viktimojn. Tamen ili kapablas kapti fiŝojn, martestudidojn aŭ similajn predojn, simple forprenante ilin defluge.
Ĉiu specio disvastiĝas laŭ propra disigmaniero.
Specioj
- Grandioza fregato, Fregata magnificens.
- Agla fregato, Fregata aquila.
- Andrea fregato, Fregata andrewsi.
- Granda fregato, Fregata minor.
- Malgranda fregato, Fregata ariel.