Kavalirejo Bubikon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
{{el}} [http://www.ritterhaus.ch Retejo de la Kavalirejo Bubikon]
{{el}} [http://www.ritterhaus.ch Retejo de la Kavalirejo Bubikon]


{{Kasteloj de la Kantono Zuriko}}



Kiel registrite je 14:57, 4 mar. 2008

Kavalirejo Bubikon

La Kavalirejo

La Kavalirejo Bubikon (germane Ritterhaus Bubikon; Koordinatoj: 47° 16′ 0″ N, 8° 49′ 41″ O) estas bone konservita iama komandorejo de la Ordeno de Johanitoj en la komunumo Bubikon en Svislando. La komandorejo estis vondita inter la jaroj 1191 kaj 1198. La ordenkonvento estis malfondita en la jaro 1528 kaj la komandorejo fermita en la jaro 1789. Ek de la jaro 1936 la iama komandorejo estas posedaĵo de la Kavalirejsocieto Bubiko (germane Ritterhausgesellschaft Bubikon), kiu subtenas la konstruaĵon kaj funkcigas ĝin kiel muzeo.

Historio

La Kavalirejo kaj Komandorejo Bubikon estis fondita fine de la 12-a jarcento de la grafoj de Togenburgo. La ekzakta fondojaro ne estas konata, sed devas esti inter 1191 kaj 1198. La komandorejo akiris post sia fondo iom post iom ĉefe per donacoj multajn bienojn en la hodiaŭa Kantono Zuriko kaj najbaraj kantonoj, precipe en Tobel, Hinwil, Flaach, Wald ZH, Buchs ZH kaj Wangen ZH, diversajn bienojn en Kantono Argovio, la voktrajojn pri la bieno Alt-Hellberg en Gosaŭo ZH, kaj kromoajn bienojn en Dübendorf, la voktrajtojn pri Ringwil, Wangen ZH kaj Hermikon. En la jaro 1287 la komandorejo estis tiom riĉa, ke la komandoro Henriko de Lichtensteig povis aĉeti la regadon pri Wädenswil.

En la jaro 1408 la komandorejo falis kiel parto de la voktdistrikto Grüningen sub la suverenceo de la urbo Zuriko. Post la formorto de la nobelaj familioj de Rapperswil en la jaro 1283 kaj de Togenburgoen la jaro 1436 la subteno de la alta nobelaro forrestis. La Johanitoj tial dum la Malnova Zurika Milito restis strikte neŭtralaj, tamen tio ne savis ilin de elrabo far la ŝvicanoj en la jaro 1443.

Post la reorganizo de la Ordeno de Johanitoj en la 15-a jarcento, la komandorejoj de Bubikon kaj Wädenswil troviĝis rekte sub la gvidado de la grandprioro de Germanio kiel Camerae priorales [prioraj kameroj], kial ek de tiam triono de la enspezoj devis esti pagita al la sidejo de la grandprioro en Heitersheim. Ek de 1445/1467 la grandprioro de Germanio tial estis ankaŭ komandoro de Bubikon.

Vidu ankaŭ

greke Bubikon greke Ordeno de Johanitoj

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Kavalirejo Bubikon

Ŝablono:Kasteloj de la Kantono Zuriko