Tutmonda diluvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
(Tutmonda) '''[[Diluvo]]''' estas mita superakvego, kiu iam kovris "ĉiujn altajn montojn" kaj pereigis ĉon vivan sur la tero. La [[legendo]] estas menciita ankaŭ en [[Malnova testamento]]. Ĉi tie ĝi estas prezentita kiel [[puno]], per kiu [[Javeo]] punis la homaron pro la [[peko]]j. Laŭ la [[Biblio]], en libro [[Genezo]], Javeo avertis pri la inundo piulon [[Noa]] kaj ordonis al li konstrui [[arkeo]]n, sur kiu Noa saviĝis kune kun la familio. Sur la sama arkeo Noa laŭ la ordono de Javeo savis "el ĉiu karno po unu paron". Tiel estis savitaj [[homaro]] kaj ĉiuj [[besto]]j.
(Tutmonda) '''[[Diluvo]]''' estas mita superakvego, kiu iam kovris "ĉiujn altajn montojn" kaj pereigis ĉon vivan sur la tero. La [[legendo]] estas menciita ankaŭ en [[Malnova testamento]]. Ĉi tie ĝi estas prezentita kiel [[puno]], per kiu [[Javeo]] punis la homaron pro la [[peko]]j. Laŭ la [[Biblio]], en libro [[Genezo]] ĉapitroj 6-8, Javeo avertis pri la inundo piulon [[Noa]] kaj ordonis al li konstrui [[arkeo]]n, sur kiu Noa saviĝis kune kun la familio. Sur la sama arkeo Noa laŭ la ordono de Javeo savis "el ĉiu karno po unu paron". Tiel estis savitaj [[homaro]] kaj ĉiuj [[besto]]j.


==Neblibliaj fontoj==
==Neblibliaj fontoj==

Kiel registrite je 18:21, 7 mar. 2008

(Tutmonda) Diluvo estas mita superakvego, kiu iam kovris "ĉiujn altajn montojn" kaj pereigis ĉon vivan sur la tero. La legendo estas menciita ankaŭ en Malnova testamento. Ĉi tie ĝi estas prezentita kiel puno, per kiu Javeo punis la homaron pro la pekoj. Laŭ la Biblio, en libro Genezo ĉapitroj 6-8, Javeo avertis pri la inundo piulon Noa kaj ordonis al li konstrui arkeon, sur kiu Noa saviĝis kune kun la familio. Sur la sama arkeo Noa laŭ la ordono de Javeo savis "el ĉiu karno po unu paron". Tiel estis savitaj homaro kaj ĉiuj bestoj.

Neblibliaj fontoj

Je realeco de la biblia mito la sciencistoj kredis ĝis la unua duono de la 19-a jarcento. Sed tiam oni trovis, ke la mito venis al hebreoj el Mezopotamio. En 1872 asiriologo D. Smit inter la restaĵoj de la biblioteko de asiria reĝo Aŝurpanipalo (7-a jacento a. K.) trovis tre antikvan argil-tabulon kun fragmento de "Eposo pri Gilgameŝo" (duonlegenda reganto de la urbo Uruko en Ŝumerio (ĉ. 27a jarcento a. K). En la tabulo estis skribita la rakonto pri la inundo, pereiginta "la tutan homaron". Multaj detaloj de l' rakonto koincidas kun tiuj el la biblia versio. Komence de la 20-a jarcento dum fosado de la ŝumeria urbo Nipuro estis trovita ankoraŭ unu tabelo, kie same temis pri la tutmonda inundo.

Poste estis trovitaj arkeologiaj konfirmoj pri la ekzisto de la "inundoj". En 1922-34 angla arkeologo Woolly, fosante unu el la plej antikvaj ŝumeriaj urboj - Uro, malkovris sub la kulur-portaj tavoloj (facoj) la spurojn de grandioza inundo (tavolo de sablo kaj ŝlimo estis 2 metrojn dika). Pli poste oni ĝustigis, ke estis kelke da tiaj katastrofaj inundoj, kiuj okazis antaŭ ĉ. 5000 jaroj. La inundoj kovris areon 600-km longan kaj 150-km larĝan, t.e. ili kovris fakte la tutan malaltaĵon de Mezopotamio (kiu ja estis por ĝiaj loĝantoj "la tuta mondo"). Plej verŝajne, ĝuste tiuj inundoj naskis la ŝumeran miton pri la tutmonda inundo, kiu poste tra Babilonio kaj Asirio trafis al hebreoj. Memkompreneble, neniu inundo povus kovri la tutan teron kun "altaj montoj" - tioma kvanto da akvo simple ne ekzistas.

Aliaj "tutmondaj diluvoj"

Similajn mitojn pri la inundo havas preskaŭ ĉiuj popoloj de la mondo: en Hindio, Azio, Aŭstralio, Centra kaj Suda Ameriko. Estas ĝenerale konsiderate, ke tiu mitoj havas realan bazon, ligitan al naturaj fenomenoj: cunamoj, inundoj elvokitaj fare de tropikaj ciklonoj, alta akvo en riveroj ktp. Krom tio, en la 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento estis trovita ankoraŭ unu mekanismo, kiu povas estigi mondskalajn inundojn. Temas pri rapidaj kaj grandegaj laŭ la areo moviĝoj de bretaj (subakvaj) antarktaj glacioj, kio kondukas al ĵeto de grandegaj glaci-masoj en oceanon. Tio, siavice, povas estigi ondon, kiu levos la ocean-nivelon tra la tuta mondo je kelkaj metroj. Laŭ la pritaksoj, faritaj de geologoj, en historio tiaj moviĝoj okazis inter 5130 kaj 4700 ak, kio bone korespondas al la ŝumera okazaĵo. Tio signifas, ke la antikvaj mitoj povis havi realan bazon, sed, kompreneble, ili priskribas la realon multe pli terura, ol ĝi vere estis.

La geologisto Alexander Tollmann havas unu el plej interesaj teorioj, laŭ li okazis ke antaŭ 9550 jaroj la proksimiĝis kometo de la Tero. Kiam la kometo estis jam proksime ĝi disfalis - pro la gravitoj de la Tero kaj la Suno - al sep pecoj. Ĉiu el la kometeroj havis sian tipan voston, kiu poste en la legendoj aperis simbolforme kiel draka vosto (Ĉinio) aŭ serpento (Biblio). La "kapo" de la kometo konsistis ĉefe el akvo-glacio, kaj parte el polvo kaj ŝtonoj. Sep plej grandaj pecoj trafis en oceanojn: Unu sud-oriente de Aŭstralio: sur tiu kontinenta oni trovas tektitojn. Tiuj estas ŝtonoj, kiuj estiĝas pro la varmego kaŭzita de la surbato. En la legendoj de la pra-aŭstralianoj oni parolas pri fajro, kiu plenigis la tutan ĉielon ĝis la tero. Pro doloro la homoj freneziĝis kaj unuj lance mortigis la aliajn. Dua ero trafis la oceanon oriente de Vjetnamo. Sude de Bharato tria peco falis akven, du pliaj en Atlantikon, du en Pacifikon.

Ĉirkaŭ la enbatoj disvastiĝus aerprema ondo rapida 1000 km en horo, kiu renversis kaj bruligis arbarojn. levis kaj forportis ŝtonojn. Sekvis diluvo. Grandaj partoj de la kontinentoj pro ondegoj subakviĝis. Proksime de la trafpunktoj la ondoj estis altaj kelkajn kilometrojn, ĉe kelkaj marbordoj nur 100 metrojn, sed oni scias, ke surteriĝanta ondo rimarkinde plialtiĝas·kaj kapablas supreniri montegon.