Botnia golfo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Botnijos įlanka
DorganBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: is:Helsingjabotn
Linio 36: Linio 36:
[[hu:Botteni-öböl]]
[[hu:Botteni-öböl]]
[[id:Teluk Bothnia]]
[[id:Teluk Bothnia]]
[[is:Helsingjabotn]]
[[it:Golfo di Botnia]]
[[it:Golfo di Botnia]]
[[ja:ボスニア湾]]
[[ja:ボスニア湾]]

Kiel registrite je 09:04, 18 mar. 2008

Botnia golfo estas branĉo de la Balta maro, inter Svedio kaj Finnlando, norde de Alando. Ĝi konsistas el suda kaj norda basenoj, inter kiuj situas ĝia plej mallarĝa kaj relative malprofunda parto, la Kvarken-markolo. Ĝi estas ĉ. 700 kilometrojn longa kaj etendiĝas sur 120 000 kvadrataj kilometroj.

La golfon enfluas multaj riveroj, kiuj alportas tiom da sensala akvo, ke la akvo multloke enhavas malpli ol 0,5 % da salo (en oceanoj 3,5 %).

La plej grandaj insuloj estas Hailuoto (proksime al la urbo Oulu) kaj Replot (proksime al Vaasa), ambaŭ apud la orienta bordo. Replot estas parto de pli granda insularo sur la Finnlanda flanko de Kvarken-markolo.

La orienta bordo de la golfo estas malalta kaj la maro tie malprofunda, precipe en la norda parto. La marbordo ĉe Svedio estas pli kruta. Dum la glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ ĉ. 10 000 jaroj, la grundon subpremis dikega tavolo de glacio. Kiam la pezo de la glacio foriĝis, la tero komencis malrapide leviĝi kaj la leviĝado ankoraŭ daŭras. Ĝi estas plej rapida ĉe la norda bordo de la Botnia golfo, preskaŭ unu metro en jarcento. Tio signifas, ke jam en la daŭro de unu generacio la bordo kaj la insularoj videble ŝanĝiĝas: tero antaŭe markovrita sekiĝas kaj novaj insuletoj naskiĝas.

Ambaŭflanke de la mezo de la golfo situas loko listigita de Unesko en sia registro de mondaj heredaĵoj: la Alta Marbordo en Svedio kaj la Kvarken-insularo en Finnlando formas kune tiun transliman heredaĵon.

Nomoj en la lingvoj de la apudaj landoj.

  • Botnia golfo, svede Bottniska viken, finne Pohjanlahti
  • la suda parto: svede Bottenhavet, finne Selkämeri
  • Kvarken-markolo, svede KvarkenNorra Kvarken, finne Merenkurkku
  • la norda parto: svede Bottenviken, finne Perämeri