La Pasiono de Kristo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 2004]] |
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 2004]] |
||
[[Kategorio:Usonaj filmoj]] |
[[Kategorio:Usonaj filmoj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Bibliaj filmoj]] |
||
[[Kategorio:Dramaj filmoj]] |
[[Kategorio:Dramaj filmoj]] |
||
Kiel registrite je 17:31, 22 mar. 2008
La Pasiono de Kristo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Passion of Christ |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | aramea lingvo latina lingvo hebrea lingvo |
Kina aperdato | 25-a de februaro 2004 |
Daŭro | 127 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Historio |
Kameraado | Caleb Deschanel |
Buĝeto | Usona $30 miliono |
Reĝisoro(j) | Mel Gibson |
Produktisto(j) | Bruce Davey Mel Gibson Stephen McEveety |
Scenaro | Benedict Fitzgerald Mel Gibson |
Filmita en | Italio |
Loko de rakonto | Israelo |
Muziko de | John Debney Gingger Shankar |
Ĉefrolantoj | Jim Caviezel Maia Morgenstern Monica Bellucci Hristo Naumov Shopov Mattia Sbragia Rosalinda Celentano |
Produktinta firmao | Icon Productions |
Distribuo | Newmarket Films kaj aliaj |
IMDb | |
La Pasiono de Kristo estas filmo de Mel Gibson pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo de Nazareto, surekranigita printempe de 2004.
Ĉirkaŭ la jaro 30 en la komuna epoko, en la provinco romia Palestino, obskura lignaĝisto juda nomita Jesuo de Nazareto estis ekinstruanta publike kaj proklamis la alvenon de "Regno de Dio". Jarcentojn la juda popolo estis atendanta la aperon de promesita liberiganto konata kiel la Mesio - persono kiu restaŭrigus la originan dignon de la judoj, kaj liberigus ties sanktan hejmlandon de ĉia malbono kaj malespero. En la mensoj de pluraj judoj, Jesuo ŝajnis esti tiu Mesio. Havante grupon da diŝciploj de li elektitan, Jesuo estis ekaltiranta el la plebaro de Galilejo kaj Judeo grandegan sekvantaron, kiu fine laŭdis lin kiel ties Mesio kaj Reĝo. Jesuo tamen ankaŭ havis multe da malamikoj ĉe Jerusalemo. La Sinedrio, reganta senato, kies anoj estis la ĉefaj princoj judoj kaj la Fariseoj, konspiris por Jesuon mortigi.
Helpite de Judaso Iskarioto, mem diŝciplo de Jesuo, la Sinedrio sukcesis aresti Jesuon kaj lin transdonis al la sekulara instanco romia pro malsubteneblaj akuzoj de ŝtatperfido kontraŭ Romio. Kvankam Jesuo konstante deklaris ke lia Regno estis ĉiela kaj spirituala, la Romia gubernisto Pontio Pilato, timanta ke tumulto okazus, ordonis ke Jesuo estu ekster la urbon kondukita kaj krucumita kiel krimulo.