Gliese 581 c: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20: Linio 20:
Sed estas nedirekta metodo: du ĉielaj korpoj turniĝas unu ĉirkau la alia, pli precize dirite ili ambaŭ svingas ĉirkaŭ la komuna centro de iliaj masoj (la ruĝa kruco en la bildo). Do la videbla suno ŝanĝas sian pozicion iom dekstren/maldekstren respektive antaŭen/malantaŭen, depende en kiu direkto ili turniĝas relative al nia suno.
Sed estas nedirekta metodo: du ĉielaj korpoj turniĝas unu ĉirkau la alia, pli precize dirite ili ambaŭ svingas ĉirkaŭ la komuna centro de iliaj masoj (la ruĝa kruco en la bildo). Do la videbla suno ŝanĝas sian pozicion iom dekstren/maldekstren respektive antaŭen/malantaŭen, depende en kiu direkto ili turniĝas relative al nia suno.


La moviĝon antaŭen/malantaŭen ni povas observi kaj mezuri bone, ĉar la [[efiko de Doplero]] ŝanĝas la frekvencon de la suna lumo. Problemo estas, ke nin interesas speciale malgrandaj planedoj, ĉar grandaj planedoj ne estas loĝeblaj. Kaj malgrandaj planedoj nur efikas malgrandan ŝanĝon de frekvenco.
La moviĝon antaŭen/malantaŭen ni povas observi kaj mezuri bone, ĉar la [[efiko de Doppler]] ŝanĝas la frekvencon de la suna lumo. Problemo estas, ke nin interesas speciale malgrandaj planedoj, ĉar grandaj planedoj ne estas loĝeblaj. Kaj malgrandaj planedoj nur efikas malgrandan ŝanĝon de frekvenco.


==Vojaĝo al Gliese 581c==
==Vojaĝo al Gliese 581c==

Kiel registrite je 15:41, 26 mar. 2008

Komparo inter Gliese 581c kaj Tero

Gliese 581 c estas ekstersunsistema planedo rondiranta ĉirkaŭ la ruĝa nana stelo Gliese 581. Ĝi ŝajne estas en la enloĝebla zono (aŭ ekosfero), teoria sfera kosma zono ĉirkaŭ steloj kie la surfacaj temperaturoj de planedo povus teni likvan akvon, plej ofte konsiderata kiel necesa ingredienco por ke vivo ekestu.

Sur bazo de teoria surfaca temperaturo, Gliese 581 c povus esti la unua eltrovita ekstersunsistema planedo kiu similas al Tero. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malgrandaj ekstersunsistemaj planedoj eltrovitaj ĝis nun.

Ĝi havas diametron kvindek procentoj pli granda ol tiu de la Tero (taksita sur bazo de ĝia maso), kaj ĝi estas preskaŭ kvin fojojn pli masiva (pro kio en svisaj gazetoj por ĝi jam aperis la nomo Planedo M5 (= maso 5-obla)). Tio faras sian graviton sur ĝia surfaco proksimume 2.15 fojoj pli forta ol sur la Tero.

La nomo

Wilhelm Gliese estas germana astronomo, kiu establis katalogon de la steloj plej proksimaj al nia suno. En tiu listo enestas la stelo 581, kiu estas ruĝa nano, kaj estas en distanco de "nur" 4.23 Lj (lumjaroj) de ni. Ĉirkau Gliese 581 turniĝas 3 planedoj ĝis nun trovitaj, kiujn oni simple nomigas en sinsekvo de ilia trovo b, c, d. La suno Gliese 581 estus 581 a, sed oni ne uzas la literon a.

Ĉu ĝi havas agrablajn temperaturojn?

La averaĝan temperaturon oni taksas agrabla. Sed estas probable, ke la planedo ĉirkaŭas sian sunon bindite, tio signifas, ke ĉiam ĝia sama flanko montras al ĝia suno, same kiel nia luno ĉiam montras la saman flankon al la tero. En tiu kazo la suna flanko de la planedo estus tre varma, kaj la alia flanko tre malvarma.

Kiel trovi planedojn?

Moviĝo de la planedo kaj steloj ĉirkaŭ la komuna centro de masoj.

Planedoj ne estas varmegaj kiel sunoj, tial ne elmetas lumon kaj estas preskaŭ ne videblaj el granda distanco.

Sed estas nedirekta metodo: du ĉielaj korpoj turniĝas unu ĉirkau la alia, pli precize dirite ili ambaŭ svingas ĉirkaŭ la komuna centro de iliaj masoj (la ruĝa kruco en la bildo). Do la videbla suno ŝanĝas sian pozicion iom dekstren/maldekstren respektive antaŭen/malantaŭen, depende en kiu direkto ili turniĝas relative al nia suno.

La moviĝon antaŭen/malantaŭen ni povas observi kaj mezuri bone, ĉar la efiko de Doppler ŝanĝas la frekvencon de la suna lumo. Problemo estas, ke nin interesas speciale malgrandaj planedoj, ĉar grandaj planedoj ne estas loĝeblaj. Kaj malgrandaj planedoj nur efikas malgrandan ŝanĝon de frekvenco.

Vojaĝo al Gliese 581c

La astronomoj, kiuj malkovris tiun planedon, estis tre entuziasmaj, diris, ke tiu planedo estos atraktiva celo por estontaj spacvojaĝoj. Ĉu tio estas ebla?

La distanco estas 4,23 lumjaroj. Tio signifas, ke spacŝipo kiu atingus la rapidecon de la lumo, bezonus 4,23 jarojn por la vojaĝo. Sed niaj plej rapidaj veturiloj ĝis nun nur atingas 1 procenton de tiu rapideco. Do la vojaĝo daŭros 423 jarojn. Ni devus konstrui spacŝipojn kun minimume dekobla rapideco, kiu rezultus vojaĝdaŭron de 42 jaroj. Oni ne sendus homojn tien, sed nur roboton. Homo ja devus vivi pli ol 100 jarojn por vojaĝi tien kaj revojaĝi.