Ormana tamarino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Rothandtamarin
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Simioj]]
[[Kategorio:Simioj]]


[[de:Rothandtamarin]]
[[en:Red-handed Tamarin]]
[[en:Red-handed Tamarin]]
[[es:Saguinus midas]]
[[es:Saguinus midas]]

Kiel registrite je 17:15, 3 apr. 2008

La ormana tamarino (Saguinus midas) estas primata specioel genro de tamarinoj, kiu apartenas al ungegaj simioj (Callitrichidae). Ĝi vivas en norda Sud-Ameriko kaj apartenas al la plej konataj reprezentantoj de sia genro.

Priskribo

La felo de la ormana tamarino estas malhel-bruna aŭ nigra, nomdonantaj estas la ruĝ-flavkoloraj antaŭaj kaj postaj kruraj manpartoj. La malhela vizaĝo estas senhara, la grandaj oreloj elstaras el la felo. LA besto kreskas de 20 ĝis 28 cm kaj atingas korpomason de 475 gr.. La vosto ests pli longa ol la korpo.

Vivareo

La ormana tamarino vivas en norda Brazilo, Gvajano, Surinamo kaj Franca Gvajano. Ĝi vivas en arbaroj, sur arboj. La arbohakado minacas ilian vivareon.

Vivmaniero

La besto aktivas - kiel ĉiuj ungegaj simioj - tage. Ili vivas en grupoj de kvar ĝis 15, kelkfoje eĉ ĝis 20 simioj. La grupon gvidas dominanta ino.

La ormana tamarino estas ĉiuvoranto, precipe manĝas fruktojn, insektojn kaj lignosukon.

La dominanta ina tamarino pariĝas kun ĉiu virbesto de la grupo (poliandrio). La gravediĝa periodo daŭras 140-170 tagojn post kio naskiĝas pelj ofet ĝemeloj. La prizorgado, edukado de la idoj estas tasko de la virbestoj, kiuj portas la idojn kaj eĉ al inbesto por mamsuĉado. La idoj iĝas memstaraj post 2-3 monatoj, seksmaturaj post 16-20 monatoj.