Esperanto-komunumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo. Mi iom miras, ke la artikolo ne jam ekzistas - ĉu mi eraris? Lu
 
+ kategorio 'Esperanto-komunumo'
Linio 12: Linio 12:


[[Kategorio:Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto-komunumo]]

Kiel registrite je 14:42, 5 apr. 2008

Dum la celo de la Esperanto-movado estas disvastigi Esperanton, la nocio Esperanto-komunumo inkluzivas ĉiujn aktivecojn en Esperanto, ankaŭ tiujn, kie la disvastigo de la lingvo ne ludas rolon. Al la Esperanto-komunumo do apartenas ĉiuj Esperanto-parolantoj, sendepende, ĉu ili laboras por la disvastigo aŭ ne. Krome al la komunumo, sed malpli aŭ ne al la movado, apartenas la organizoj, kiuj subtenas ĉefe la aplikadon de Esperanto, sed ne unuavice la disvastigon: Ekzemple la plimulto de la Esperanto-eldonejoj, la muzikaj eldonejoj, la librovendejoj, kelkaj organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj, Pasporta Servo, Amikeca Reto ks. Kiel aktivecojn indas nomi la privatan interŝanĝon de retmesaĝoj.

La nocio de 'Esperanto-komunumo' estas relative juna kaj ŝajne ekuzata nur en la sepdekaj aŭ okdekaj jaroj de la 20a jarcento. Ankoraŭ multaj homoj uzas la terminon 'Esperanto-movado' sendistinge por ĉio rilate al Esperanto. Pri la diferencigo de la du nocioj legu en la artikolo pri la Esperanto-movado.

Entreprenoj

Al la komunumo apartenas interalie la diverscelaj Esperanto-entreprenoj: