Elamo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cv:Элам
Linio 32: Linio 32:
[[ca:Regne d'Elam]]
[[ca:Regne d'Elam]]
[[cs:Elam]]
[[cs:Elam]]
[[cv:Элам]]
[[de:Elam (Altertum)]]
[[de:Elam (Altertum)]]
[[el:Ελάμ]]
[[el:Ελάμ]]

Kiel registrite je 01:02, 9 apr. 2008

Pri la nuntempa irana provinco, vidu artikolon Ilamo

Historio > Civilizoj > Elamo

Antikva Elamo

Elamo estis antikva regno en la sud-okcidento de la moderna Irano, oriente de la Tigriso kaj norde de la Persa Golfo. Por antikvuloj ĝi estis konata kiel 'huwaja' (perse), 'elimais' (greke), 'elam' (hebree), la elamanoj mem ĝin nomis 'haltamtu'. Al Elamo apartenis kvar urboj: Awan, Anshan, Simash kaj Susa (Suzo), la ĉefurbo. Nuntempe la regiono nomiĝas Ĥuzestano kaj ĝi troviĝas en Irano. Elamo estas ankaŭ la nomo de provinco de tiu lando, pli norde.

Elamo estas konata per ĝia matrilinia sistemo de heredsinsekvo. Kulture, Elamo estis malpli sukcesa, ol ĝiaj najbaroj - Sumero kaj Babilono - kaj multon importadis de ili. Ekzemple, la skribo estis prenita de la sumeranoj, la arkitekturo de babilonanoj. Ekzistas malmulte da literaturaĵoj de Elamo kaj nenio estas konata pri ilia religio.

La elama lingvo estas malbone pristudita fare de sciencistoj, sed ĝi neniel rilatas al la sumera, la semida kaj la hindeŭropaj lingvoj, kaj nenia moderna lingvo originas el ĝi. Kelkaj fakuloj provis kunligi ĝin kun la dravida lingvaro. Antaŭ 3000 jaroj elamanoj kreis duonpiktografan skribsistemon, nomita proto-elama. Pli poste kojnoforma skribo estis enkondukita. Dum longaj tempintervaloj nenio aŭdeblis pri la elama historio, ĝia situo kaj statuso.

Kronologio

  • 6-a jarmilo a.K.: Unuaj spuroj de civilizacio - la teritorio de Elamo estis unu el la antikvaj centroj de la monda civilizacio.
  • pr. - 2700: datoj pri la unuaj konitaj reĝoj de Elamo
  • 22-a jarcento a.K. Elamo estas sub kontrolo de Ur.
  • ĉ. - 2000 : Elamo estas forta regno, kiu konkeris kaj ruinigis la sumeran urbon Ur.
  • ĉ. - 1600: Oni kredas, ke kasitoj kiuj kaptis Babilonon ankaŭ detruis Elamon.
  • ĉ. - 1160: Dum la regado de la reĝo Shutruk-Nahhunte, Elamo plifortiĝas kaj forpelas la kasitojn. Kreiĝas la unua Elama Imperio, kiu ekzistis nelonge.
  • ĉ. - 1120: Suzo kaj Elamo estis invaditaj de la babilona reĝo Nabuko la 1-a. Tio kondukas al la falo de la Elama Imperio.
  • ĉ.- 750: La nova elama reĝlando stariĝas, sed ĝi ne estis tiel forta, kiel la antaŭa. Ĝin ofte minacis Asirio.
  • 645 - Elamo estis konkerita de Asirio kaj aneksita. Post tio Elamo neniam sukcesis restariĝi kaj ĝia plua historio estis ligita kun Medio kaj Persio.
  • ĉ. - 320: plej lastaj surskriboj en la elama lingvo.