Nova Epoko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:Nova Era
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Nueva era
Linio 71: Linio 71:
[[de:New Age]]
[[de:New Age]]
[[en:New Age]]
[[en:New Age]]
[[es:Nueva Era]]
[[es:Nueva era]]
[[et:New Age]]
[[et:New Age]]
[[fi:New Age]]
[[fi:New Age]]

Kiel registrite je 11:11, 15 apr. 2008

Nova Epoko estas tre ĝenerala termino por nomi ampleksan religian (aŭ novreligian) movadon. La nomo estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", kvankam ĝi estis prenita de verko de Alice A. Bailey, (1880-1949) grava membro de la Teozofia Societo (La disĉiplado en la nova epoko).

Oni povas konsideri parton de la noveraa movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino rezultas ege malsimilaj. Sed la ĉefaj trajtoj de ĉiuj estas la sekvak kredoj:

  • Dio estas unu, sed ĉiu ajn rajtas interpreti ĝin laŭ sia propra maniero, kio en la praktiko estigas "personan dion".
  • Ĉio estas dio.
  • Homoj povas konekti sin kun dio.
  • Ĉiuj religioj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj.
  • La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektiĝi ĝis fine li atingos la unuecon kun dio.

La praktikoj de la noveraanoj estas tre diversaj kaj eĉ kontraŭaj, kvankam oni ofte trovas vegetarismon, meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento); magion, astrologion kaj aliajn formojn de divenado, ekologiismon, reenkarniĝon, inter multaj aliaj.

Diskuto

Kvankam la termino Nova Epoko ŝajnas aludi al novaj kredoj, fakte la doktrina korpo de tiu ĉi movado estas prenita el malnovaj filozofioj kaj religioj, ĉefe orientaj. Jam en 1875, Helena Petrovna Blavatsky fondis la Teozofian Societon, bazitan sur antikvaj konoj, eltrovitaj de Blavatsky mem, laŭdire en Tibeto kaj Hindio. La teozofio, fakte, estas bazita ĉefe sur unu el la skoloj de la hinda filosofio, la vedanta, miksita kun la eltrovaĵoj de la tiutempa okcidenta scienco, elektriko, magnetismo, k.t.p.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, alvenis en Eŭropon kaj Amerikon la unuaj sŭamoj (hinduismaj monaĥoj) por disvastigi la orientan filozofion. Tiel fondiĝis la unuaj societoj kiuj preparis la grundon por, post jardekoj, la ekflorado de la noveraa movado.

Esas atribuite al Marilyn Fergunson la "patrinecon" de la nuntempa nocio pri nova erao, pere de ŝia verko La amforana konspiracio (1980), kvankam jam en 1976, Mark SATIN estis publikiginta Politiko en la nova erao, en kiu li pledas por nova maniero fari politikon, pli centrita en la individuo kaj ties personaj necesoj, ol en la diktatoj de la ekonomio.

La tradiciaj religioj, ĉefe kristanaj, malrekomendas al siaj membroj partopreni en iu ajn movado suspektita de "noveraeco", pro tio ke tiuj ĉi grupoj predikas personan dion, personan rilaton kun dio kaj eĉ personan interpretadon de la sanktaj libroj. Ne malmultaj ortodoksaj religiuloj kondamnas la praktikojn kaj kredojn de la Nova Erao kiel inspiritajn de la diablo.

Praktikoj

Kvankam ne ĉiuj grupoj aŭ skoloj konsideritaj kiel noveraaj havas komunajn praktikojn, jen kelkaj el la plej gravaj.

Okultismo

Okultismo estas filozofio aŭ, pli precize, mondkoncepto, bazita en la principo de la unueco de la Universo, la ebleco koni ĝin senpere (per ia revelacio) kaj la okultaj fortoj de la homo (de kio venas propre la nomo). Kvankam havas multajn komunajn trajton kun la nova-eraaj movadoj, okultismo estis pli sisteme strukturigita, ĉefe dum la 19-a jarcento. Okultismo estas sinonimo de hermetikismo kaj esoterismo.

Astrologio

Se la Universo estas profunde interligita, estas konsekvence kredi en la interpretado de la signifo de la steloj, kiel gvidilo por la vivo. Fakte, la nomo amfora epoko, vaste uzata kiel sinonimo de la nova erao, aludas al Amforo, signo de la zodiako kiu karakterizas la novan eraon.

Medicino

Multaj personoj alproksimiĝas al noveraaj grupoj en serĉo de resanigo. Ĉar unu el la ĉefaj kredoj estas la unueco de la universo kaj la ebleco kontakti dion je persona nivelo, la individuo aspiras al tiu kontakto, esperante ke iu forto, energio aŭ dio mem resanigu lin.

En la orienta linio ni povas trovi skolojn kiel Ajurvedon, diversajn sistemojn el Ĉinio, kiel akupunkturon kaj sanigan gimnastikon, la sistemon Reiki, el Japanio, kaj diversajn sistemojn bazitajn sur la dieto (naturismo, vegetarismo, makrobiotiko).

Ni povas trovi ankaŭ en Okcidento diversajn grupojn kaj organizaĵojn kiuj ofertas resanigon, kiel la Amikaro Bruno Groening, la karismaj kristanoj kaj la preĝo-grupoj, kiuj serĉas sanon preĝante al kristana dio, kvankam ekster la tradiciaj eklezioj.

Reenkorpiĝo

Pro tio ke por la Nova Erao, la tasko de homo estas evolui, reenkarniĝo okupas ĉefan pozicion en la doktrinaro, ĉar ĝi permesas tiun evoluon. La animo perfektiĝas de vivo a l' vivo, kaj reenkarniĝas multajn eĉ sennombrajn fojojn.


Vidu ankaŭ jenon: