Mendeoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|50px|right|Mendea statuo La '''mendeoj''' estas okcedentafrika etno kun proksimume 700.000 homoj. Ili plejparte vivas en Siera-Leono, [...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:45, 9 maj. 2008

Mendea statuo

La mendeoj estas okcedentafrika etno kun proksimume 700.000 homoj. Ili plejparte vivas en Siera-Leono, Liberio kajGvineo. Iliaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj supozigas, ke ili inter la 2-a kaj 16-a jarcentoj el la okcidenta Sudano tien migris kaj estas parencaj kun parto de la pli granda etnaro mandeoj.

La mendeoj kultivas rizon kaj aliajn grenospecojn kaj praktikas je tio grundozorgan kultivciklon (kulturrotacion).

La supera socitavolo devenas plejparte de la mandeoj, la soldatoj de la Sonraja Regno.

Militaj kolizioj inter la loksidaj etnoj rezultigis en la 19-a jarcento, ke multaj mendeoj estis venditaj en la sklavecon. Famiĝis la mendeo Sengbe Pieh kiel gvidanto de la sklavribelado sur la ŝipo La Amistadt.