Santo Stefano (insulo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Ilha de Santo Estêvão
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 22: Linio 22:
[[it:Isola di Santo Stefano]]
[[it:Isola di Santo Stefano]]
[[ja:サント・ステーファノ島]]
[[ja:サント・ステーファノ島]]
[[nl:Santo Stefano (Pontijnse Eilanden)]]
[[nn:Santo Stefano]]
[[nn:Santo Stefano]]
[[pt:Ilha de Santo Estêvão]]
[[pt:Ilha de Santo Estêvão]]

Kiel registrite je 17:11, 27 maj. 2008

Situo en la Ponza Insularo

Santo Stefano (itale Sankta Stefano) estas insulo en la Ponza Insularo en Italio. Kune kun insulo Ventotene ĝi konsistigas la municipon Ventotene.

La insulo estas ovala, kun diametro de ĉ. 600 metroj. Ĝi havas areon de ĉ. 0,27 km² kaj situas ĉ. 2 km oriente de insulo Ventotene. Ĝiaj koordinatoj estas 40° 47′ 24″ N 13° 27′ 15″ O / 40.79000 °N, 13.45417 °O / 40.79000; 13.45417 (mapo)Koordinatoj: 40° 47′ 24″ N 13° 27′ 15″ O / 40.79000 °N, 13.45417 °O / 40.79000; 13.45417 (mapo).

Kiel la tuta insularo la insulo havas vulkanan originon. Sur ĝi estas nur unu konstruaĵo, cirkla malliberejo konstruita en la burbona epoko, ĉ. 1794–1795, de Ferdinando la 4-a kaj uzata ĝis 1965. La iom notindaj malliberuloj, escepte de Gaetano Bresci kaj Luigi Settembrini, estis senditaj tien dum la faŝisma jardudeko, kiel kontraŭuloj al la reĝimo. Inter ili estis la itala eks-prezidanto Sandro Pertini. Politikaj malliberuloj tie en 1941, dum la dua mondmilito, verkis la "Manifeston de Ventotene", kiu postulis unuiĝon de la eŭropaj landoj.

La eksa malliberejo

En la romia tempo la insulo havis diversajn nomojn, ekzemple Partenope, Palmosa, Dommo Stephane kaj Borca.

Nun la insulo estas neloĝata kaj en privata posedo.