Oprah Winfrey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Oprah Winfrey
e roboto modifo de: zh:奧花·雲費
Linio 67: Linio 67:
[[tr:Oprah Winfrey]]
[[tr:Oprah Winfrey]]
[[vi:Oprah Winfrey]]
[[vi:Oprah Winfrey]]
[[zh:奥普拉·温芙瑞]]
[[zh:奧花·雲費]]

Kiel registrite je 12:24, 1 jun. 2008

Ŝablono:Info Homoj

Oprah Winfrey (naskigita 29-an de januaro, 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Frua vivo

Oprah Winfrey estis naskita en Konsciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.

Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milwaukee (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.

Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj.

Kariero

Televido

En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.

Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virina televida reto Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidento de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).

Filmoj

Ŝablono:Ĝermo-biografio