Uzanto:Yumegusa/test: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yumegusa (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Yumegusa (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto

Linio 36: Linio 36:
Ĉi-tie la kireĵio ''ya'' aperas ĉe la fino de la unua frazparto, kaj reprezentiĝas en la traduko per streko. La rezulto estas tranĉi la strofon post "printemp' foriras", kaj tiri la leganton en kontemplaĵon de la parenco inter tiu frazparto kaj la resto de la hajko.
Ĉi-tie la kireĵio ''ya'' aperas ĉe la fino de la unua frazparto, kaj reprezentiĝas en la traduko per streko. La rezulto estas tranĉi la strofon post "printemp' foriras", kaj tiri la leganton en kontemplaĵon de la parenco inter tiu frazparto kaj la resto de la hajko.

=== End-verse ''kana'' 哉 ===
=== Finstrofa ''kana'' 哉 ===
:ひやひやと 壁をふまへて 昼寝哉
:ひやひやと 壁をふまへて 昼寝哉
:''hiyahiya|to| kabe|wo|fumaete| hirune|kana''
:''hiyahiya|to| kabe|wo|fumaete| hirune|kana''
:cool|so| wall|(accusative)|put-feet-on| siesta|how
:malvarmeta|tiel| muro|(akuzativo)|meti-piedon| tagdormeto|kiel

:how cool the feeling
of a wall against the feet —
siesta
(Bashō, tr. Darlington)<ref>Darlington et al. ''A Plate Between us'' in [http://www.ahapoetry.com/ahalynx/223asym.htm ''Lynx'' XXII:3 2007]</ref>
:kiel marlvarmet'
piedoj sur la muro
posttagmezdormet'
(Bashō, tr. Darlington)

Ĉi-tie la kireĵio ''kana'' aperas ĉe la fino de la strofo. Ĝia rezulto estas esprimi mirindon, tirante la leganton relegi la strofon. Ĝi reprezentiĝas en la traduko per la komenca "Kiel..."
Here the kireji ''kana'' is placed at the end of the verse. Its effect is to express wonderment, drawing the reader to re-read the verse. It is represented in the translation by the exclamatory 'how'.

== Referencoj ==
== Referencoj ==

Nuna versio ekde 16:05, 28 jun. 2008

Kireĵio (japana 切れ字 kireji, "cezura vorto") estas termino por aparta kategorio de vortoj, uzitaj en japana tradicia poezio. Kireĵio rigardiĝas kiel necesaĵo en tradicia hajko, kaj ankaŭ en la hokko, la komenca strofo, de kaj klasika rengao, kaj ĝia pli freŝe derivita formo, renko (haikai no renga). Kireĵio ne havas ekzaktan ekvivalenton en Esperanto, kaj oni malfacile difinas ĝian funkcion. Se ĝi staras ĉe la fino de la strofo, ĝi provizas dignan finaĵon, finaranĝante la strofon kun pli alta senco de fermeco. Starante meze en la strofo, ĝi mallonge tranĉas la pensfluon, signante ke la strofo konsistas el du pensaĵoj, duon-sendependaj unu de la alia.[1] En tia pozicio, ĝi signas paŭzon, kaj ritman kaj gramatikan, kaj povas aldoni emocion al la antaŭira frazparto.[2]

Listo de ordinaraj kireĵioj[redakti | redakti fonton]

Klasika rengao disvolvis tradicion de 18 kireĵioj, kiuj adaptiĝis de hajkajo, per kie ili uziĝis en kaj renko kaj hajko,[3] kaj la plej ordinaraj listiĝas ĉi-sube:[4]

• ka: emfazo; ĉe la fino de frazparto, ĝi signifas demandon
• kana: emfazo; kutime troviĝas ĉe la fino de la strofo, signifante mirindon
• -keri: krisigna verba sufikso
• -ramu aŭ - ran: verba sufikso signifante verŝajnecon
• -shi: adjektiva sufikso
• -tsu: verba sufikso
• ya: emfazas la antaŭirantan vorton aŭ vortojn. Dividante strofon en du partojn, ĝi invitas la leganton esplori ilian parencecon.[5]

Apliko de kireĵio[redakti | redakti fonton]

Hokko kaj hajko konsistas el 17 japanaj silaboj, en tri metraj frazpartoj de 5, 7, kaj 5 silaboj respektive. Kireĵio kutime troviĝas ĉe la fino de unu de tiuj tri partoj. Kiam ĝi metiĝas ĉe la fino de la fina parto (ĉe la stroffino), la kireĵio tiras la leganton al la komenco, inicante ciklan legskemon.[6] Granda nombro da hokkoj, enhavante multojn de Bashō, finas per aŭ -keri, krisigna helpverbo, aŭ la krisigna ero kana, kiuj ambaŭ inicas tian ciklan skemon.[7] Kiam kireĵio metiĝas aliloke, ĝi plenumas la paradoksan funkcion de kaj tranĉi kaj ligi; ĝi ne simple dividas la strofon en du partojn, sed ankaŭ establas parencecon inter la du bildoj kiujn ĝi disigas, implicante ke la dua reprezentas la poezian esencon (本意 hon'i) de la unua,[8] kaj kreante du centrojn, ofte generante implican komparon, egalecon, aŭ kontraston inter la du apartaj elementoj.[9]

Unu de la devoj de la aŭtoro de hokko, estas verki sintakse kompletan strofon, povante (nure el la strofoj de la poemo) memstari. La ordinara metodo de certigi ke hokko havu tian lingvan integrecon estas enhavigi kireĵion.[10][11]

Kireĵio en esperantaj hajko kaj hokko[redakti | redakti fonton]

Kireĵi-vortoj ne havas ekzaktan ekvivalenton en Esperanto, do iliaj rezultatoj devas fariĝi per aliaj iloj. Oni priskribis mezstrofan kireĵion kiel elparolata interpunkcio. En esperantaj hajkoj kaj hokkoj, kaj en tiaj tradukitaj strofoj, oni povas uzi interpunkcion (ekz. strekon aŭ punktkomon),[12] krisignan eron (ekz. 'Kiel...!'), aŭ simplan sintaksan dividon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La subaj ekzemploj aranĝiĝas tiel:

• Japana hajko
• Transskribado en Rōmaji
• Vortvorta traduko
• Tradukita poemo

Mezstrofa ya[redakti | redakti fonton]

行はる や鳥啼うをの 目は泪
yuku|haru|ya| tori|naki|uo|no| me|wa|namida
iras|printempo|—| birdo|ploras|fiŝo|de| okulo|pri|larmo
printemp' foriras—
birdoj ploras, larmoj en
fiŝaj okuloj
(Bashō, tr. Darlington)

Ĉi-tie la kireĵio ya aperas ĉe la fino de la unua frazparto, kaj reprezentiĝas en la traduko per streko. La rezulto estas tranĉi la strofon post "printemp' foriras", kaj tiri la leganton en kontemplaĵon de la parenco inter tiu frazparto kaj la resto de la hajko.

Finstrofa kana[redakti | redakti fonton]

ひやひやと 壁をふまへて 昼寝哉
hiyahiya|to| kabe|wo|fumaete| hirune|kana
malvarmeta|tiel| muro|(akuzativo)|meti-piedon| tagdormeto|kiel
kiel marlvarmet'
piedoj sur la muro
posttagmezdormet'
(Bashō, tr. Darlington)

Ĉi-tie la kireĵio kana aperas ĉe la fino de la strofo. Ĝia rezulto estas esprimi mirindon, tirante la leganton relegi la strofon. Ĝi reprezentiĝas en la traduko per la komenca "Kiel..."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

1. Nobuyuki Yuasa. Translating 'the sound of water' , en The Translator's Art, Penguin, 1987, ISBN 0-14-009226-9 p.234
2. William J. Higginson kaj Penny Harter. The Haiku Handbook, Kodansha International, 1985, ISBN 4-7700-1430-9, p.102
3. Haruo Shirane. Traces of Dreams, Landscape, Cultural Memory, and the poetry of Bashō. Stanford University Press, 1998. ISBN 0-8047-3099-7 (pbk), p.100
4. Higginson, pp.291-292
5. Makoto Ueda, Modern Japanese Haiku, University of Tokyo Press, 1976, ISBN 3093-87216-5149 poŝlibro p.265
6. Shirane, p.100
7. Shirane, p.312
8. Shirane, pp.101-102
9. Haruo Shirane kaj Lawrence E. Marceau, Early Modern Literature, en Early Modern Japan, aŭtuno 2002, p.27
10. Steven D. Carter. Three Poets at Yuyama. Sogi and Yuyama Sangin Hyakuin, 1491, en Monumenta Nipponica, Vol. 33, No. 3. (aŭtuno, 1978), p.249
11. Konishi Jin'ichi; Karen Brazell; Lewis Cook, The Art of Renga, en Journal of Japanese Studies, Vol. 2, No. 1. (aŭtuno, 1975), p.39
12. Hajkista Klubo, Hajka Antologio, L'Omnibuso, 1981

See also[redakti | redakti fonton]