Lumigo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Lumigo''' signifas la uzadon de fizika aŭ kemia energio por produkti lumon.
[[Dosiero:Mezepokalumigo.png|200px|right]]'''Lumigo''' signifas la uzadon de fizika aŭ kemia energio por produkti lumon.


Kiam la [[fulmo]] frapis arbon kaj ekbruligis tion, la [[prahomo]] iam (verŝajne en la [[plejstoceno]]) komencis uzi tiun dian fajron por forbeli ursojn, aliajn rabobestoj el la [[groto]]. Poste ili uzis la fajron por rosti karnon kaj lumigi. Ili komence ne povis mem ekbruligi lignon, ili ĉiam prunteprenis, gardis la dian [[fajro]]n. Dum la evoluo de la homa pensado la homo esploris, ke li povas ekfajrigi bruligaĵojn per intensa frotado de lignospecoj.
Kiam la [[fulmo]] frapis arbon kaj ekbruligis tion, la [[prahomo]] iam (verŝajne en la [[plejstoceno]]) komencis uzi tiun dian fajron por forbeli ursojn, aliajn rabobestoj el la [[groto]]. Poste ili uzis la fajron por rosti karnon kaj lumigi. Ili komence ne povis mem ekbruligi lignon, ili ĉiam prunteprenis, gardis la dian [[fajro]]n. Dum la evoluo de la homa pensado la homo esploris, ke li povas ekfajrigi bruligaĵojn per intensa frotado de lignospecoj.

Kiel registrite je 12:44, 30 maj. 2005

Dosiero:Mezepokalumigo.png

Lumigo signifas la uzadon de fizika aŭ kemia energio por produkti lumon.

Kiam la fulmo frapis arbon kaj ekbruligis tion, la prahomo iam (verŝajne en la plejstoceno) komencis uzi tiun dian fajron por forbeli ursojn, aliajn rabobestoj el la groto. Poste ili uzis la fajron por rosti karnon kaj lumigi. Ili komence ne povis mem ekbruligi lignon, ili ĉiam prunteprenis, gardis la dian fajron. Dum la evoluo de la homa pensado la homo esploris, ke li povas ekfajrigi bruligaĵojn per intensa frotado de lignospecoj.

Poste homo ekuzis por lumigado torĉon, kiu konsistas el tordita ŝnuro aŭ ligna bastono ŝmirata per vakso, rezinopeĉo tenata en torĉingo (fera ringo sur la muro).

En la antikva Romio, Egiptio oni uzis oleomeĉujon kaj oni konis jam en la 4. jc. la vaks-kandelojn. La seba kandelo aperis en la 12. jc., sed oni eltrovis la stearinan kandelon en 1834 kaj la parafinan nur en 1850. La kandeloj cilindre ĉirkaŭas la meĉon kaj estas tenataj en kandelingon aŭ multaj kandeloj en kandelabron).

Urba lumigo: la lumigo de la stratoj komenciĝis en la 16. jc. en Parizo (kvankam dum antikveco la urbo Antioĥo estis tiom riĉa, ke ĝi povus lumigi siajn strtojn dumnokte), kie unue la registaro devigis la loĝantojn por lumigi la fenestrojn (pro sekurkialoj), sed en 1558 oni starigis trabon kaj sur tiu pendigis lampon. Tio disvastiĝis en Londono, Amsterdamo, Berlino. Antaŭ tio estis ofte entute malpermisita iri dumnokte sen lumo, aŭ sen esti armigita. La unuan lumgasan lampon ekuzis Londono en 1814. Poste Parizo en 1816; poste Berlino kaj aliaj urboj. La elpensinto de lumigo per gaso estis Philippe LEBON, li ne estis aŭskultinta dumvive, kaj estis en 1804 mortigita en malluma strato de Parizo. Oni uzis antaŭ petrolo rapooleon en la Argand-lampoj. La petrolo (post ellaboro de naftorafinado en 1855) disvastiĝis ĝis la 1870-aj jaroj). La unua petrollampo aperis en 1854, ni povas paroli pri petrolea lumigo ekde 1859.

La elektra lumigo aperis en 1881, la acetilena lumigo en 1894. La inkandeska lampo de Edisono aperis en 1882.