Fiziokratio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Fisiocrazia
BOTarate (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Chủ nghĩa trọng nông
Linio 34: Linio 34:
[[sv:Fysiokrater]]
[[sv:Fysiokrater]]
[[uk:Фізіократи]]
[[uk:Фізіократи]]
[[vi:Chủ nghĩa trọng nông]]
[[zh:重农主义]]
[[zh:重农主义]]

Kiel registrite je 21:48, 29 jun. 2008

Fiziokratia skolo aperis en la 18-a jarcento kaj estas rigardata kiel la unua scienca ekonomia skolo. Fiziokatio aperis kiel iluminisma reago al merkantilismo, ligata al absolutismo, kiu enfazis l' eksportadon. Male, la fiziokratiaj ekonomistoj, rigardis al agrikulturo kiel origina fonto de ĉia riĉeco, ĉar nur ĝi permesus grandan gajno je malgranda investado. La tero estus la nura vera riĉeco, aliaj ekonomiaj sektoroj nur transformis la produktojn de l' tero. La terposedantoj estu rigardataj kiel la veraj agantoj de la riĉeco de la lando.

La vorto "fiziokratia" indikis la ideon fundamenta de estreco de naturo (el la grega phýsis, naturo, kratein, estri) kaj libero de agado (el kiu la fama moto laissez faire, laissez passer, lasu fari, lasu agi) male al tre malsimplaj registraraj reguloj de merkantilismo.

La ĉefa pensisto de tiu revolucio kontraŭ merkantilismo estis François Quesnay, kortega kuracisto de Ludoviko la 15-a (Francio). Lia teorio aperis en verko "Tableau Economique" ("Ekonomia bildo"), de 1758, kiu montris la rilatojn inter la ekonomiaj klasoj kaj eroj de socio kaj la "Pagadan flukson". Per la "Tableau", Quesnay kreis la ideon pri ekvilibrio ekonomia, koncepto komenca en la ekonomiaj analizoj ekde tiam. Ŝparo estus malutila, ĉar povus perturbi la ekonomian ekvilibrion kaj la pagadan flukson.

Laŭ Quesnay, estas natura ordo esenca al homaj socioj, al kiu estas senutila perturbi per leĝoj kaj reguloj. Lia unua grava disciplo estis Victor RIQUETI, Markizo de Mirabeau, kiu verkis "Explication du Tableau économique" ("Klarigo pri l' Ekonomia Bildo") 1759, "Théorie de l'impôt" ("Teorio pri l' Imposto"), 1760; kaj "Philosophie rurale" ("Biena Filozofio"), 1763. En 1763 alia juna disciplo unuiĝis al skolo, Pierre Samuel du Pont de Nemours, kiu en 1767 publikigis la verkaron de Quesnay je la titolo "La Physiocratie; ou, constitution naturelle du gouvernement le plus avantageŭ au genre humain" ("La Fiziocracio aŭ, la natura konstituo al registraro la plej avantaĝa al homaro") kies la skolo prenis sian nomon.

Pro turinigi la ekonomion je agrikulturo, estu nur unu imposto pagata de terposedantoj, kiu liberigis la popolon de la granda kvanto da impostoj. Sed pruvo konduki l' ekonomion laŭ la fiziokratia doktrino farita de Anne-Robert-Jacques Turgot, ministro de financoj en 1774 fiaskiĝis pro la protestoj de terposedantoj. Kun la eksigo de ministro, malaperis la influon de fiziokatiistoj.