Inari (komunumo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PipepBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Enare
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto: de:Inari (Gemeinde) estas artikolo leginda
Linio 28: Linio 28:


[[cs:Inari (obec)]]
[[cs:Inari (obec)]]
[[de:Inari (Gemeinde)]]
[[de:Inari (Gemeinde)]] {{LigoLeginda|de}}
[[en:Inari, Finland]]
[[en:Inari, Finland]]
[[eu:Inari]]
[[eu:Inari]]

Kiel registrite je 21:26, 1 jul. 2008

Inari - Anár

Blazono de Inari

Inari sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
komunumo • municipality
www.inari.fi
Gubernio Laponia gubernio
Provinco Laponia provinco
Fondita 1876
Areo 17 321 km²
Loĝantaro 29,147
Finnlingvaj 93,0% (ĉ. 85%)
Svedlingvaj 0,2%
vdr

Inari, en la nord-samea Anár, estas komunumo en Laponia gubernio, en norda Finnlando. Ĝi estas ankaŭ la nomo de vilaĝo kaj de lago. En anar-samea lingvo la komunumo nomiĝas Aanaar kaj en la skolt-samea lingvo Aanar.

La areo de la komunumo estas 17 321 km², el kiu 2 148,5 km² estas akvo (12,4 %). Inari estas la plej granda komunumo en Finnlando, kaj ĝi kovras ĉ. 5 % el la tuta teritorio de Finnlando.

Inari havas 7 040 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj sameoj estas ĉ. 2150 (30 %).

Komunumo Inari - Anár estas la sola kvarlingva komunumo en Finnlando, krom la finna la oficialaj lingvoj estas ankaŭ nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Laŭ Samea parlamento el la voĉdonrajtaj sameaj loĝantoj de Inari ĉ. 52 % parolas la finnan, 18 % nord-samean, 16 % skolt-samean kaj 14 % anar-samean kiel gepatran lingvon.

La blazono de Inari - Anár havas salmon sur kiu estas boaca korno.

Eksteraj ligiloj