Vikipedio:Ne faru originalan esploradon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 119: Linio 119:
[[te:వికీపీడియా:మౌలిక పరిశోధనలు నిషిద్ధం]]
[[te:వికీపీడియా:మౌలిక పరిశోధనలు నిషిద్ధం]]
[[tg:Википедиа:Таҳқиқи дасти-авал мамнуъ]]
[[tg:Википедиа:Таҳқиқи дасти-авал мамнуъ]]
[[th:วิกิพีเดีย:งดงานค้นคว้าต้นฉบับ]]
[[tr:Vikipedi:Özgün araştırmalara yer vermemek]]
[[tr:Vikipedi:Özgün araştırmalara yer vermemek]]
[[uk:Вікіпедія:Жодних оригінальних досліджень]]
[[uk:Вікіпедія:Жодних оригінальних досліджень]]

Kiel registrite je 22:46, 5 jul. 2008

Vikipedio ne publikigas originalan esploradon, verkojn aŭ originalajn ideojn. Tio inkluzivas nepublikitajn faktojn, argumentojn, pensojn kaj konceptojn; kaj ĉiujn ajn nepublikigitajn analizojn aŭ sintezojn de publikigita materialo, kiuj celas antaŭenenigi vidpunkton. Tio signifas, ke Vikipedio ne estas loko por publikigi viajn opiniojn, spertojn aŭ argumentojn. Citi fontojn kaj eviti originalan esploradon estas nepre ligitaj: por demonstri, ke vi ne prezentas originalan esploradon, vi devas citi fidindajn fontojn, kiuj donas informojn, kiuj rekte rilatas al la temo de la artikolo kaj kiuj rekte subtenas la informojn tiajn, kiajn ili estas prezentitaj.

Ne fari originalan esploradon estas unu el tri reguloj pri enhavo. La aliaj estas Neŭtrala vidpunkto kaj Kontrolebleco. Kune tiuj reguloj decidas kian kaj kiukvalitan materialon estas akceptebla en artikoloj. Ĉar ili iras kune, oni ne interpretu unu regulon dise de la aliaj, kaj vikipediistoj bone sciu ĉiujn tri.

Fontoj

Fidindaj fontoj

Vidu ankaŭ Kontrolebleco#Fontoj

Ĉiu enhavo, kiu estas aŭ povus esti kontestita, devas esti subtenata de fidinda fonto. "Originala esplorado" estas materialo, pri kiu ne troveblas fidinda fonto. La sola maniero, en kiu oni povas montri ke sia redakto ne estas originala esploro estas citi fidindan publikigitan fonton, kiu entenas la materialon. Tamen eĉ bonfontan materialon oni ne rajtas uzi ekster kunteksto aŭ por antaŭenigi vidpunkton, kiu ne estas rekte kaj eksplicite subtenata de la fonto.

Ĝenerale la plej fidindaj fontoj estas libroj kaj revuoj kontrolitaj de fakuloj kaj publikigitaj en universitataj presejoj, ekzemple universitataj lernolibroj, gazetoj kaj revuoj, libroj publikigitaj de respektataj eldonejoj, kaj popularaj novaĵ-gazetoj. Kiel ĝenerala regulo, ju pli da homoj okupiĝas pri kontroli faktojn, analizi jurajn demandojn kaj detaleme ekzameni la skribojn, des pli fidinda la publikaĵo. Memeldonita materialo, ĉu presite aŭ Interrete, ĝenerale ne estas rigardata kiel fidinda sed vidu Kontrolebleco#Memeldonitaj fontoj (Interretaj kaj presitaj) por esceptoj.

Uzi fontojn

La informoj en artikolo devas esti kontroleblaj en la cititaj fontindikoj. Asertoj en la artikoloj ĝenerale ne fidu je neklaraj aŭ nekonsekvencaj eltiraĵoj, nek je pretertemaj komentoj.

Eltiraĵojn, kiuj estas interpreteblaj en pli ol unu maniero, oni devas citi ekzakte aŭ entute eviti. Resumoj de ampleksaj diskutoj devas speguli la konkludojn de la font-aŭtoro. Fari konkludojn, kiuj ne estas evidentaj en la fonto, estas originala esplorado, sendepende de la fonttipo. Nepras, ke oni citu la fontojn en sia kunteksto kaj en la sama temo.

Unuarangaj, duarangaj kaj triarangaj fontoj

Rilate al la politiko de Vikipedio oni uzas la jenajn difinojn de unuaranga, duaranga kaj triaranga fonto:

  • Unuarangaj fontoj estas fontoj tre proksimaj al la origino de specifa temo. Okula atestanto de trafika kolizio estas ekzemplo de unuaranga fonto. Oni rajtas uzi unuarangajn fontojn publikigitajn de fidinda fonto en Vikipedio, sed oni atentu ĉar estas facile misuzi ilin. Tial iu ajn nefakulo, kiu legis la unuarangan fonton, devus kapabli konfirmi, ke la Vikipedia eltiraĵo kongruas kun la unuaranga fonto.