Kipra pundo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BOTarate (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: lmo:Pound Cypriot
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:賽普勒斯鎊
Linio 71: Linio 71:
[[tr:Kıbrıs Lirası]]
[[tr:Kıbrıs Lirası]]
[[uk:Кіпрський фунт]]
[[uk:Кіпрський фунт]]
[[zh:賽普勒斯鎊]]

Kiel registrite je 16:10, 19 jul. 2008

Pundo
eksvaluto • pundo
Ŝtato: Respubliko Kipro
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: CYP
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 0,5837 CYP

(29-a de junio 2007)

vdr
Dosiero:1-Kipra pundo-1997.jpg
monbileto de 1 kipra pundo el la jaro 1997

La kipra pundo ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la valuto de la Respubliko Kipro: Ekde la 1-a de januaro 2008 la oficiala pagilo en la respubliko estas la komuna eŭropa valuto Eŭro. Unu pundo (enlande kutima mallongigo "C£") egalvaloris al 100 cendoj.

Cirkulis la sekvaj monbiletoj:

  • C£ 1 | C£ 5 | C£ 10 | C£ 20

La sekvaj moneroj estas cirkulantaj:

  • 1 cendo | 2 cendoj | 5 cendoj | 10 cendoj | 20 cendoj | 50 cendoj

Ĉar krom la greka lingvo la turka lingvo estas dua oficiala lingvo de la Respubliko Kipro, la monbiletoj havis surskribojn en ambaŭ lingvoj.

La kipra pundo tamen ne estis objekto de valuta komerco ekster Kipro. La enlandaj komercaj bankoj ĉiutage fiksis kurzon de la kipra pundo rilate al ĉiuj eksterlandaj komercaj valutoj, kaj la nacia banko de Kipro ĉiutage publikigis oficialan kurzon de la pundo kompare al la eŭro, la usona dolaro kaj la brita pundo.

Importo kaj eksporto de eksterlandaj valutoj kaj oro

Post la aliĝo de Kipro al la Eŭropa Unio, la 1-an de majo 2004, eksterlandaj valutoj aŭ oro povis estis importataj kaj eksportataj ĝis valoro de 7.300 C£ respektive 12.500 €.

Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II

La Respubliko Kipro la 1-an de majo 2004 iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Unio. La 29-an de aprilo 2005 la kipra valuto kune kun la valutoj de la insula lando Malto kaj la balta ŝtato Latvio aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II: ekde tiam la kipra pundo - prepare al la estonta enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Kipro - estas ligita al la Eŭro kun kurzo, kiu rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 1 procento.

La 12-an de februaro 2007 la registaro de la Respubliko Kipro oficiale petis pri la enkonduko de la Eŭro en sia lando. La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono deklaris sian subtenon akcepti kaj Malton kaj la Respublikon Kipro en la Eŭrozono. La 5-an de junio ankaŭ la kunveno de ĉiuj financaj ministroj de la ŝtatoj de la Eŭrozono jesis al la enkonduko de la Eŭro en Malto. La 10-an de julio 2007 fiksiĝis la devinitiva kurzo de 1 eŭro po 0,585274 kipraj pundoj. Unuaj eldonoj de la kipraj eŭro-moneroj delonge estis produktitej. La Respubliko Kipro do ekde la 1-a de januaro 2008 uzas la eŭropan valuton kiel ŝtata pagilo.

Vidu ankaŭ

Norda Kipro

En la internacie plejparte ne agnoskata Turka Respubliko Norda Kipro en la nordo de la insulo Kipro daŭre uzatas la valuto de Turkio, do la turka liro. Pri tio nenio ŝanĝiĝis post la 1-a de januaro 2008.