Mumiigo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e roboto aldono de: nl:Balseming
Linio 71: Linio 71:
[[it:Imbalsamazione]]
[[it:Imbalsamazione]]
[[ja:エンバーミング]]
[[ja:エンバーミング]]
[[nl:Balseming]]
[[no:Balsamering]]
[[no:Balsamering]]
[[pl:Mumifikacja]]
[[pl:Mumifikacja]]

Kiel registrite je 14:33, 26 jul. 2008

La arto mumiigi katojn

Ekzistas du specoj de hobiistoj, tiuj, kiuj amasigas kaj tiuj, kiuj produktas. La unua grupo konsistas el homoj, kies celo estas akiri kolektaĵojn de diversspecaj objektoj, inter kiuj tradicie troviĝas poŝtmarkoj, bildkartoj kaj moneroj. Kontraste ai la okupiĝo de tiuj pasivuloj estas la aktiva agado de kreantoj kaj konstruantoj. Car ili posedas inventemon, artistan talenton kaj abundon da originalaj ideoj, ili ne simple kolektadas kuriozaĵojn aŭ valoralojn, sed strebas al realigo de novaĵoj. Inter iii estas amatoraj pentristoj, muzikistoj, verkistoj, scienculoj kaj alispecaj seriozaj pensuloj. Esenca karakterizo de iliaj ŝatokupoj estas la bezono kunordigi la funkciojn de la menso kaj manoj. AI tiuj, kiuj emas uzi sian liberan tempon per tre interesa kaj unika hobio, mi proponas lernadon de praktika arto postulanta historiajn, sciencajn kaj estetikajn sciojn por sukcesa plenumado de projektoj. Temas pri la procedo de mumiigo aŭ enbalzamigo laŭ la teknikoj disvolvitaj en la antikva Egiptujo.

La kialoj de mumiigo

Car la egiptoj kredis senkondiĉe pri la fizika resurekto de mortintoj, iliaj religiaj principoj postulis, ke la korpo estu gardata plej multe kiel eble en la stato, kiun ĝi havis dum la vivo, por ke ĝi loĝigu !a revenontan animon, se ĝi deziras ankoraŭfoje eniri la mondon de la vivantoj. La loĝantoj en la lando de Nilo bone konsciis pri la sorto de kadavro, se malkomponiĝo de la eksteraj, karnaj partoj ne estas haltigita. Du procedoj servis por atingi la celon de konservado. La unua estis spontana aŭ natura mumiigo, kiu rezultas el elmetado de kadavroj al la sekiga efiko de la suno kaj aero, ekzemple en la varmega kaj seka sabio de la egipta dezerto. Tamen, tiu metodo estis tro malrapida kaj ankaŭ necerta. Pro tio, mumiiĝo rezultanta el natura sekigado estis anstataŭigita per enbalzamigo, procedo por intence konservi kadavrojn per aplikado de specialaj fizikaj kaj ker iiaj metodoj. Tio estas la vera signifo de mumiigo.

Komenci lerni la teknikojn

Ĉar enbalzamigo de tuta homa korpo estas grandskala entrepreno, estas konsilinde dediĉi sin unue al traktado de relative malgrandaj bestoj. Plej konvenas la kato, ĉar en la lando de la faraonoj ĝuste tiu besto estis tre ofte enbalzamigata. Tiutempe en ĉiu hejmo estis kato, kiun oni tre bone prizorgis. Kiam la familia kato mortis, la domanoj surmetis funebrajn vestaĵojn kaj kantis malgajajn kantojn.

Poste ili enbalzamigis la katon, por ke ties animo havu ebion reveni kaj eniri en la mumion. Tiu ĉi estis metita en malgrandan ĉerkon faritan el ligno, bronzo aŭ kalkŝtono kaj sepultita en speciala kattombejo, por ke la besteto ĝuu eternan ripozon. Oni zorgis pri la transtomba vivo de la kato, provizante la tombon per musmumioj.

En 1890 arkeologoj, prifosante en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bubastis, la centro de adorado al la katdiino Bastet, malkovris plurajn centmilojn da katmumioj. Kvankam estas tre malmultaj historiaj informoj pri mumiigo de sakralaj bestoj, ŝajnas, ke katoj estis amase gardataj en kaptiteco fare de pastroj por la ceio de mumiigo kaj vendo al la loĝantaro kiel votaj oferajoj.

Nun pensu pri katoj loĝantaj en domoj hodiaŭ. Kio estos ilia sorto post la morto? Cu oni tutsimple enterigos ilin en truo fosita en angulo de la ĝardeno? Cu tiuj ŝatataj dombestoj ne meritas pli dignan funebran traktadon, same kiel iliaj prauloj en la antikva Egiptujo?


Novaj sciencaj eksperimentoj

Scienculoj jam komencis eksperimenti pri la procedo de mumiigo por kontroli la verecon de la priskriboj de antikvaj aŭtoroj, precipe Herodoto kaj Diodoro Sikulo. Kvankam egiptologoj komprenas la esencon de la metodo de egipta enbaizamigo, kelkaj detaloj ne estas bone konataj. Kun la celo solvi tiajn problemojn, okazis en la 1930-aj jaroj eksperimenta mumiigo de anasoj en la Muzeo de Kairo konforme ai scioj haveblaj en la fontdokumentoj, kaj tiuj mumioj ankoraŭ estas en bona stato. Se ankaŭ kreivaj hobiistoj partoprenos en simila agado, ili certe akiros pli profundan historian perspektivon, kiel aktualaj praktikantoj de unu el la gravaj teknikaj malkovroj de la antikvuloj, kaj tiu okupiĝo ligos ilin pli intime al la vivo kaj kulturo de Egiptujo.

La procedo de enbalzamigo

Ekde la komenco estas necese averti sentimentalajn bestamantojn, ke ili ne havu zorgon pri vivisekcio. La kreado de mumioj estas metio, kiu ne estas praktikata sur vivantaj organismoj, nek honraj nek bestaj. Kiam kato trafas la enbalzamigan tabulon, ĝi ja devas esti senviva.

Senviscerigo

Estas nepre necese forigi la internajn organojn el !a katkorpo, ĉar se ili restas, Ia procezo de maikomponiĝo disvolviĝas pli rapide. Unue, do, firme fiksu la katkadavron sur kliniĝantan lignan tabulon; tio faciligos elfluon de la internaj fluidaĵoj dum sekcado. Faru entranĉojn en la kapo kaj abdomeno kaj eltiru la cerbon kaj ĉiujn viscerojn.

Lavado de la korpaj kavoj

La sekvaj paŝoj havas kiel celojn rapidigon de sekiĝo de la korpo kaj samtempan maiheipon de misformiĝo. La egiptaj enbalzamigistoj lavis Ia torakan kaj abdomenan kavojn per spicoj kaj palmvino; nuntempe iu ajn vino povas esti uzata. Kiam vi jam purigis la kavojn, plenigu ilin per provizoraj remburaĵoj, ekzemple sablo, pajlo, rezino, sekigitaj vegetalaj fibroj kaj aliaj substancoj ĉemane haveblaj.

Sekigado

La estonta mumio nun estas preta por sekigado, kiu okupos 40 el Ia 70 tagoj tradicie bezonataj por la tuta enbaizamiga procedo de homa korpo. Tamen, en la kazo de malgranda katkadavro, estos bezonata proporcie malpli longa tempo. La sekiga procedo konsistas el mergado de la katkadavro en sekan natronon (Na,CO,10H,0 - hidrata natria karbonato). En Egiptujo ĝi troviĝis en la naturo kiel miksaĵo plejparte el natria karbonato kaj natria bikarbonato. Estas uzeblaj ankaŭ aliaj kemiaĵoj kun higroskopa propreco. Manke de haj substancoj, taŭgas ankaŭ enterigo de la kadavreto en varmegan, sekan sabion. Dum la kato kuŝadas sub la tavolo da natrono aŭ sablo, Ia ledeca haŭto rapide gluiĝas al la ostoj.

Nova remburado

Post traktado per natrono aŭ seka sablo, la kadavro estas tiei bone senakvigita, ke neniu piua sekigado estas bezonata. Kiam la korpo estas liberigita de natrono, elprenu Ia provizorajn remburaĵojn kaj zorge lavu la korpon per akvo kaj vino. Metu rezinon aŭ ŭnan tolaĵon trempitan en rezino en la kranian kavon kaj plenigu Ia abdomenon per segpolvo, rezino, eventuale cepoj, zorge envolvitaj en malgrandaj linaĵaj saketoj. Poste kunkudru la abdomenon. Je tiu ĉi punkto la egiptoj frotis la korpon per miksaĵo el cedro-oleo, kumino, vakso, natrono, gumo, eble ankaŭ lakto kaj vino, kaj surŝutis i3in kun spicoj. Por fortikigi la haŭton kaj malhelpi, ke malsekeco eniru la porojn, ili ŝmiris dikan tavolon da rezino sur Ia tutan korpon.

Modlado

Por reliefigi la konturojn de la trunko kaj vizaĝo de la kato, estas necese enmeti plenigajn substancojn sub la haŭtsurfacon. Remburu la vangojn per linaĵoj trempitaj en rezinaj substancoj aŭ apliku rezinon en Ia formo de pasto. Tiel vi povas tre precize modli la membrojn kaj eksterajn trajtojn. En kelkaj kazoj vi povas plenigi la kavojn sur la haŭto per koto, sablo, pajlohakaĵo aŭ aliaj materialoj por anstataŭi ŝrumpintajn muskolojn. La egiptoj enmetis miksaĵon el butero kaj natrono, envolvitan en linaĵo, en Ia buŝon kaj vangojn, tamponis la nazon, metis malgrandajn remburaĵojn el linaĵo en la okultruojn kaj fermis la palpebrojn.

Por ke la mumio havu kompaktan cilindran formon, plene etendu la kolon kaj turnu la kapon, por ke ĝi formu ortangulon kun la kolo. Tiru Ia antaŭajn krurojn sur Ia fronton de Ia korpo, faldu la malantaŭajn krurojn kontraŭ Ia pelvon kaj suprenvolvu la voston inter la krurojn.

Vindado

La mumio nun estas preta por vindado. Vi povas uzi senkolorajn linajn tolaĵojn aŭ geometrie aranĝi ilin en la formo de helaj kaj malhelaj rubandoj. Fine, donu al via katmumio plaĉan eksteran aspekton per pentrado de katvizaĝo sur la vindoj kovrantaj la kapon.


marto 1996 - MONATO



Vidu ankaŭ jenon: