Diskuto:Pronomo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iks (diskuto | kontribuoj)
Iks (diskuto | kontribuoj)
e →‎Ĉi: ortografo
Linio 52: Linio 52:
Post diskuto en la ĝenerala diskutejo mi reŝanĝis tion al: "unua persono estas". Tiu uzo de "referi" estas kontraŭPIVa. ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 03:47, 27. Feb 2007 (UTC)
Post diskuto en la ĝenerala diskutejo mi reŝanĝis tion al: "unua persono estas". Tiu uzo de "referi" estas kontraŭPIVa. ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 03:47, 27. Feb 2007 (UTC)
==Ĉi==
==Ĉi==
Pardonu min, sed, kie estas al pronomo "ĉi" ? Ĉu ĝi ne estas en la Fundamento ? [[Vikipediisto:Iks|Iks]] <small>&#91;([[Vikipediista_diskuto: Iks |1, 2, 3 : Parolu !]]&#93;</small> 19:39, 29. Jul 2008 (UTC)
Pardonu min, sed, kie estas la pronomo "ĉi" ? Ĉu ĝi ne estas en la Fundamento ? [[Vikipediisto:Iks|Iks]] <small>&#91;([[Vikipediista_diskuto: Iks |1, 2, 3 : Parolu !]]&#93;</small> 19:39, 29. Jul 2008 (UTC)

Kiel registrite je 19:42, 29 jul. 2008

Mi prenis multa da teksto de la angla artikolo en:pronoun, kiu citas tutrekte al Zamenhofo.

Majuskligo?

La problema kun la malmajuskligo estas ke la Akademio konsideras ke la radikoj devas esti skribitaj en la referencaj verkoj majuskle.

Mi kredas ke tio estas la radikala problemo ;)


Skribis iu ĉi-antaŭe:

la Akademio konsideras ke la radikoj devas esti skribitaj en la referencaj verkoj majuskle

??? Kiam kaj kie la Akademio deklaris ion tian?

Bertilo WENNERGREN

Ion similan oni povas legi kiel uzo de la Akademio=
4. Majuskloj kaj minuskloj. Majuskla aŭ minuskla skribo ne estas ĉi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje eĉ prezentante ĉiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenaŭ eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial ĉiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neŭtrala tutmajuskla formo
ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/helpo.php#majuskloj
A ha. Nu, tiun tekston verkis mi. Ĝi ne diras ion ajn pri devo. Temas nure kaj sole pri la uzo en la Akademia Vortaro, kaj pri la kialoj de tiu uzo. En aliaj vortaroj kaj verkoj oni povas fari tute alie, se oni preferas. Bertilo WENNERGREN

Troa precizeco pri la tri personoj

Roberto ŝanĝis la mallongan priskribon pri la tri personoj, aldonante la tekston kiun mi dikigis jene:

  • La unua persono estas la parolanto(j) mem (vere estas la parolanto kiam parolas pri si mem).
  • La dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas (pli ekzate, estas la alparolanto kiam oni parolis pri li).
  • La tria persono estas iu(j) ajn alia(j) pri kiu(j) oni parolas.

Laŭ mi, tiuj aldonaĵoj estas balastaj. Antaŭe estis sufiĉe klara, kaj la teksto en krampoj ne aldonas informon. Roberto, kial vi sentis la antaŭan tekston tro malklara? Mi emas forigi tion. --Jim Henry 20:00, 8. Sep 2004 (UTC)

Prave. La du unuaj aldonoj estas tute balastaj, kaj cetere la dua nekomprenebla! (?) (Eliott)


Bone, al mi ne estas troa precizeco, estas nur precizeco. Vere la unua persono ne estas kiu parolas, ĉar se mi diras: "Joahano kaj Mario eksediziĝis". Kiu parolis? Certe mi, mi estas la persono kiu parolas, sed MI ne estas en la frazo. Al kiu mi diris "Joahano..."? Ja al vi, sed VI ne estas en la frazo. Do la tradicia formo de diri la personecon de pronomoj estas netaŭga.

Sed pri tiu ekzempla frazo via, oni ne parolus pri unua aŭ dua persono. La tri "personoj" referas (en ĉi tiu artikolo) al pronomoj, kaj via ekzempla frazo havas nenian rilaton al la temo de ĉi tiu artikolo.
Se mi diras "Mi scivolas, ĉu vi konas ŝin." - tiam la tri pronomoj (mi, vi, ŝin) rilatas al 1. la parolanto mem (mi), 2. la alparolato (vi) kaj 3. iu alia. Do, kio estas malĝusta en la terminoj unua, dua, kaj tria persono, aŭ en la pli simpla priskribo en antaŭa versio de ĉi tiu artikolo?
Kaj eĉ se la tradicia terminoj estus iel maltaŭgaj - nu, ne estas la devo de Vikipedio korekti la lingvouzon, sed registri tion, kiel homoj fakte uzas la lingvon. Do, mi pensas ke viaj aldonaĵoj aldonas nenion, kiel diris ankaŭ Eliott. --Jim Henry 21:18, 9. Sep 2004 (UTC)

Pri "unua person referas"

Post diskuto en la ĝenerala diskutejo mi reŝanĝis tion al: "unua persono estas". Tiu uzo de "referi" estas kontraŭPIVa. O'RyanW ( ) 03:47, 27. Feb 2007 (UTC)

Ĉi

Pardonu min, sed, kie estas la pronomo "ĉi" ? Ĉu ĝi ne estas en la Fundamento ? Iks [(1, 2, 3 : Parolu !] 19:39, 29. Jul 2008 (UTC)