Esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"filmscenariisto"->"filmscenaristo"
Linio 67: Linio 67:
Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: [[Julio Mangada Rosenörn]] (''Versaĵaro'' - [[1922]]), [[Jaume Grau Casas]] (''[[Amaj Poemoj]]'' - [[1924]]; ''[[Novaj Amaj Poemoj]]'' - [[1927]]), Olŝvanger (''[[Eterna Sopiro]]''- [[1925]]), [[Teodor Jung]] (''[[La Alta Kanto de la Amo]]'' - [[1927]]), [[Jan van Schoor]] (''[[Amo kaj Poezio]]'' - [[1928]]), [[Nikolao Hohlov]] (''[[La Tajdo]]'' - [[1928]]). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; ''La Tajdo'' rajtas lokon sur la sama breto kun ''Streĉita Kordo'' kaj ''Preter la Vivo''. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.
Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: [[Julio Mangada Rosenörn]] (''Versaĵaro'' - [[1922]]), [[Jaume Grau Casas]] (''[[Amaj Poemoj]]'' - [[1924]]; ''[[Novaj Amaj Poemoj]]'' - [[1927]]), Olŝvanger (''[[Eterna Sopiro]]''- [[1925]]), [[Teodor Jung]] (''[[La Alta Kanto de la Amo]]'' - [[1927]]), [[Jan van Schoor]] (''[[Amo kaj Poezio]]'' - [[1928]]), [[Nikolao Hohlov]] (''[[La Tajdo]]'' - [[1928]]). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; ''La Tajdo'' rajtas lokon sur la sama breto kun ''Streĉita Kordo'' kaj ''Preter la Vivo''. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.


En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn ''[[Stranga Heredaĵo]]'' kaj ''[[Pro Iŝtar]]''. El la plumo de la senlaca [[Nederlandoj|nederlandano]] [[Hendrik Bulthuis]] fluis la trankviletosaj verkoj ''[[Idoj de Orfeo]]'', ''[[Jozef kaj la edzino de Potifar]]'', kaj ''[[La Vila Mano]]''. [[Jean Forge]], pola filmscenariisto, aperigis ''[[Abismoj]]'' kaj ''[[Saltego trans jarmiloj]]'' pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en [[1920]] de Argus ([[Ellersiek|F. Ellersiek]]) per la kriminalromano ''[[Pro Kio?]]''. Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon ''[[Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn]]''.
En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn ''[[Stranga Heredaĵo]]'' kaj ''[[Pro Iŝtar]]''. El la plumo de la senlaca [[Nederlandoj|nederlandano]] [[Hendrik Bulthuis]] fluis la trankviletosaj verkoj ''[[Idoj de Orfeo]]'', ''[[Jozef kaj la edzino de Potifar]]'', kaj ''[[La Vila Mano]]''. [[Jean Forge]], pola filmscenaristo, aperigis ''[[Abismoj]]'' kaj ''[[Saltego trans jarmiloj]]'' pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en [[1920]] de Argus ([[Ellersiek|F. Ellersiek]]) per la kriminalromano ''[[Pro Kio?]]''. Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon ''[[Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn]]''.
[[Dosiero:Schwartz.jpg|thumb|right|250px|Raymond Schwartz]]
[[Dosiero:Schwartz.jpg|thumb|right|250px|Raymond Schwartz]]
La poemaro ''[[Verdkata Testamento]]'' ([[1926]]) de [[Raymond Schwartz]], por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en [[1928]] samhumoran novelaron ''[[Prozo Ridetanta]]'' kaj en ''[[1932]]'' sian duan poemaron ''[[La Stranga Butiko]]'', "honore al la granda krizo". En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de [[Gilbert Keith Chesterton]], ke "kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili". Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano ''[[Anni kaj Montmartre]]''.
La poemaro ''[[Verdkata Testamento]]'' ([[1926]]) de [[Raymond Schwartz]], por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en [[1928]] samhumoran novelaron ''[[Prozo Ridetanta]]'' kaj en ''[[1932]]'' sian duan poemaron ''[[La Stranga Butiko]]'', "honore al la granda krizo". En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de [[Gilbert Keith Chesterton]], ke "kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili". Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano ''[[Anni kaj Montmartre]]''.

Kiel registrite je 19:05, 5 aŭg. 2008

Esperanta literaturo, la literaturo skribita en la lingvo esperanto kaj inspiriganta la tutmondan tradicion de la literaturo de multaj lingvoj. Ĝi estas la ĉefa pruvo je la viveco kaj disvolvanta naturaleco de la lingvo esperanto. Nur en tiu planlingvo estis plenumigita la grava literaturo kiun reprezentis inter aliuj Kalman Kalocsay, Julio Baghy kaj William Auld. Ĝi estas ankaŭ la plej riĉa tradicio de la planlingvo de la tradukaĵoj. La literaturo de esperanto estas ankaŭ la grava rimedo de la scienco kaj komunikado (ankaŭ en la belarta literaturo). Notu: Pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj.


Tradukaĵoj

Antoni Grabowski

La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier.

Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Antoni Grabowski; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar von Wahl. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj.

Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Elworthy-Posenaer), Kion patrino povas suferi (Frans Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.

La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont kaj Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.

Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tiuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.

Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:

  • Fabiola (Wiseman - Ramo)
  • La Venecia Komercisto (Shakespeare - Alfred Edward Wackrill)
  • Bulgaraj Rakontoj (Ivan Vazov - Atanas D. Atanasov)
  • Eŭgenino Grandet (Honoré de Balzac - Emile Gasse)
  • Elektitaj Poemoj (Heine - Pillath)
  • Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - Inglada)
  • Japanaj Rakontoj (Chif Toshio)
  • Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik)
  • Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer)
  • Fantomoj (Turgenev - Fiŝer)
  • Novaj Versaĵoj (Lermontov - Bela Manto)
  • tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko).

Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej grava estis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).

Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Hendrik Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.

El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.

Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.

Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako.

Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun.

Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Edward S. Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Izrael de Haggard (kunlabore kun Montagu C. Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.

Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Felix Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Georges Eekhoud - Léon Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman - Gerdman). La mono de sinjoro Arne (Selma Lagerlöf - Engholm.)

Originalaj verkoj

Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.

Dosiero:Wasniewski.jpg
Jozefo Wasniewski

La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem, kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de Ludwig Emil Meier, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Grohn, Fez (Feliks Zamenhof), kaj Martin Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Vasilij Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (Józef Waśniewski), kaj Du Mirrakontoj (Otto W. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.

La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Henri Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (A.Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Roman Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Henri Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.

Edmondo Privat

Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe Poloj Wiktor Elski kaj Eska (Unuaj Agordoj - 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - 1912), polo Juljusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.

Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de Heinrich August Luyken-Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en siaj literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵo de Ro Ŝo.

Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris MIRSKI) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. HYAMS). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj.

Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Eŭgeno Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapeŝto du hungaroj, Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.

Kolomono Kalocsay

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kalocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Julio Baghy

Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la Eistaro Julion Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la "kavaliron de l' tutmonda paco". Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.

Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Julio Mangada Rosenörn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro- 1925), Teodor Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio - 1928), Nikolao Hohlov (La Tajdo - 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Hendrik Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenaristo, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio?. Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn.

Raymond Schwartz

La poemaro Verdkata Testamento (1926) de Raymond Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, "honore al la granda krizo". En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de Gilbert Keith Chesterton, ke "kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili". Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.

En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Stellan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese.

Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita "al la majstro, André Gide", ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj.

Vidu ankaŭ

Skoloj

Revuoj kaj Kolektoj

Organizaĵoj

Eldonejoj kaj libro-serioj

Retaj katalogoj kaj serĉiloj

Literaturpremioj

Literaturo en la reto

Ekstera ligo